Librofoiro Internacia de Havano 2023 estas spaco ankaŭ por esperanto-lingvo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-11 11:11:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: arkivo RHC

De la 9-a ĝis 19-a de februaro kiel jam tradicias, okazas la internacia librofoiro de Havano, en la kastelo de San Karlo de la Kabano kaj ankaŭ en la historia urbocentro, ĉe la Placo de Armilo, en la koro de la malnova urbo.

Temas pri la 31-a eldono de tiu ĉi granda festo de libroj kaj de kulturo ĝenerale, ĉar ĝi inkluzivas ne nur libroprezentojn, vendadon de paperaj kaj ciferecaj libroj kaj ekspozicioj, sed ankaŭ okazas prelegoj pri la mondo de eldonado kaj literaturo.

La slogano de la librofoiro portas la idearon de la nacia apostolo José Martí, kiu skribis la jenon: legi estas kreski. Ĉi-jare la gastolando estas Kolombio, kiu alvenis kun tre grava delegacio prezidita de Francia Márquez, vicprezidantino de tiu ĉi sudamerika lando. Kun ŝi venis artistoj, verkistoj, pentristoj kaj muzikistoj, kiuj prezentas la riĉan kulturon de Kolombio.

La librofoiron partoprenas eldonejoj  pli ol 40 landoj, kaj Kubo ankaŭ prezentas vastan gamon de libroj pri diversaj fakoj kaj en pluraj lingvoj. Ankaŭ en Esperanto.

Kiel  ĉiujare Kuba Esperanto-Asocio partoprenas tiun ĉi eventon, kiu allogas plurmilojn da vizitantoj kaj libroamantojn ĝenerale. Esperantistoj deĵoras kaj montras esperantoverkojn kun la celo informi pri la lingvo kaj allogi interesitojn.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up