Internacia Tago por eliminado de seksa perforto en konfliktoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-19 09:14:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nov-Jorko, jun 19 (RHK)  La Internacia Tago por Eliminado de Seksa Perforto en Konfliktoj estas celebrata la 19-an de junio ĉiujare kun la celo sentivigi kaj konsciigi la mondan loĝantaron pri la graveco fini seksan perforton dum konfliktoj, honori ties viktimojn kaj omaĝi ĉiujn homojn kaj organizojn, kiuj batalas ĉiutage por ekstermi ĉi tiujn krimojn.

Ĉi-okaze la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, alvokis al batalhalto kaj ĉiaj perfortoj kaj tiel minimumigi la efikon, kiun ĉi tiu tutmonda tragedio havis sur la tuta homaro.

Laŭ liaj deklaroj, multaj el ĉi tiuj abomenindaj agoj restas tute senpune, kio rezultigas pli grandajn obstaklojn por la kompetentaj instancoj trakti ĉi tiujn kazojn kaj malhelpi ilin plu okazi.

Estas multaj konsekvencoj, kiuj tra la jaroj markas la vivon de homoj, kiuj estas viktimoj de seksa perforto. Laŭ la raportoj de la postvivantoj, ĉi tiu speco de konduto lasas fizikajn kaj psikologiajn spurojn, malfacile supereblajn.

Aliflanke, la pandemio de Kovin-19 estis pligravigo por ĉiuj homoj, kiuj nuntempe estas viktimoj de seksa perforto en konfliktoj, kiuj hodiaŭ generiĝas en malsamaj regionoj de la planedo.

Enfermiĝo aldonis grandan limon, ĉar multaj el la rifuĝejoj por prizorgi viktimojn de seksa perforto estis provizore fermitaj por eviti kontaĝon, same kiel lokojn por fizika, psikologia kaj jura prizorgado. Ĉi tio kaŭzis, ke pli da virinoj kaj knabinoj suferas seksan perforton, ĉar ili estas pli vundeblaj kaj senprotektitaj fronte al  siaj agresantoj, kiuj ne povas resti senpunaj, insistis António Guterres en sia ĉiujara mesaĝo.

En la Internacia Tago por Eliminado de Seksa Perforto en Konfliktoj, UN petas konscion por fini ĉi tiun tragedion, kiu hodiaŭ trafas la homaron.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up