Nikaragvo ricevos sep milionojn da vakcinoj de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-06 09:07:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Managvo, okt 6 (RHC) La nikaragva registaro ricevos sep milionojn da vakcinoj kontraŭ Kovim-19 produktitaj en Kubo dum la lasta trimonato de la jaro, anoncis marde la vicprezidanto de la registaro, Rosario Murillo.

Unua aro de 1.200.000 dozoj de la vakcinoj Soberana 01, Soberana 02 kaj Abdala alvenos en la tria semajno de ĉi tiu monato, dum por venonta novembro la alveno de du milionoj da unuoj de Soberana 02 kaj unu miliono da Abdala estas planita, diris la vicprezidantino.

Liveroj de la farmacia industrio en nia lando finiĝos venontan decembron kun 1,1 milionoj da dozoj da Soberana Plus kaj 1,3 milionoj da Abdala.

Murillo elstarigis la aprobon ĉi-mardon de la Nacia Asembleo (Parlamento) laŭ la peto de prezidento Daniel Ortega de reformo al la jara buĝeta leĝo, por krei eron kaj akiri vakcinojn kaj provizojn necesajn por la imuniga kampanjo kontraŭ la kaŭza malsano de la tutmonda pandemio.

Por ĉi tiuj celoj, la Leĝdona periodo akceptis la aldonon al la buĝeto de 700 milionoj da kordoboj (ĉirkaŭ 19,8 milionoj da dolaroj).

La klariga memorando por la urĝe leĝdonita buĝeta reformo establas, ke la financoj de la Trezorejo de la Respubliko estos administrataj de la Ministerio pri Financoj kaj Publika Kredito.

Ĉi tiu fako efektivigos la kontraktajn kaj pagajn procezojn por akiro de vakcinoj kaj la necesaj provizoj, diras la argumento de la iniciato.


Fonto: Prensa Latina

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up