Kubo fabrikos cent milionojn da dozoj de sia vakcino Soberana 02 kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-21 09:48:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 21 (RHK) La ĝenerala direktoro de la Instituto Finlay de Vakcinoj, Vicente Vérez Bencomo, anoncis dum gazetara konferenco kun la eksterlandaj gazetaroj akredititaj en Havano, ke Kubo kreas la kapacitojn por produkti cent milionojn da dozoj de la injektebla vakcino Soberena 02 kontraŭ la Covid-19.

Li ratifis ke la celo estas  kontentigi la landajn bezonojn kaj ankaŭ de aliaj landoj, kiuj volas akiri, ĝis nun, la produkton, kiel Vjetnamio, Irano, Venezuelo, Pakistano kaj Barato. Kaze de nia lando, li klarigis, la vakcinaplikado estos senpaga kaj la celo estas imunizi la tutan loĝantaron.

 “La strategio de Kubo komerci la vakcinon havas kombinon de humaneco kaj sekvo en la monda sano. Ni ne estas multnacia kompanio kun financa celo unualoke. Nia celo estas krei pli da sano”, asertis Vérez Bencomo.

La klinika elprovo fazo II ampleksigita de la  vakcino Soberana 02 ekis ĉi-semajne kaj inkluzivas 900 personojn inter 19 kaj 80 jaroj, dum oni faros novan elprovon februare kun infanoj, por ke ĝi estu aplikebla al la infana loĝantaro.

Post la rezultoj en tiu ĉi etapo, klarigis la direktoro de la instituto Finlay, oni transiros al la tria fazo. En tiu periodo la sanitaraj aŭtoritatuloj antaŭvidas inkluzivi 150 000 personojn vundeblajn kaj rezidantojn en areoj altriskaj.


fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up