Krizo inter Meksiko kaj Ekvadoro diskutata fare de Celac ministroj pri eksteraj aferoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-09 11:10:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  apr 9 (RHK) La Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (Celac) okazigas hodiaŭ eksterordinaran virtualan kunvenon kun la partopreno de la ministroj de Eksteraj Aferoj pri la diplomatia krizo inter Ekvadoro kaj Meksiko.

La regiona organizo prezidita pro tempore de la Ŝtatestro de Honduro, Xiomara Castro, celas ekagi post la lastatempa truda eniro de ekvadoraj sekurecaj taĉmentoj en la instalaĵojn de la meksika ambasado en Kito por aresti la eksan vicprezidanton Jorge Glas.

Konsiderante la mankon de respekto al internaciaj konvencioj kiuj establas la netuŝeblecon de diplomatia ĉefsidejo kaj agnoskas la rajton de azilo, Castro kunvokos la Pintkunvenon de Prezidantoj planita por la 12-an de aprilo.

La alvoko inkluzivas postuli la registaron de Ekvadoro ĝustigi la okazaĵojn kiuj efektiviĝis en flagra malobservo de la Viena Konvencio koncerne diplomatiajn rilatojn kaj la Karakasan Konvencion pri azilo, same kiel redirekti la taŭgan proceduron de menciitaj regularoj en la kazo de peto farita de iama Vicprezidanto Glas.

Nome de Meksiko, la ministro pri eksteraj aferoj Alicia Bárcena formaligos la starigon de proceso antaŭ la Internacia Kortumo de Hago kaj pledos por la subteno de siaj kolegoj en la landoj de Celac, krom sendi leteron al la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, prezentota al UN, la Konsilio pri Homaj Rajtoj kaj la Ĝenerala Asembleo.

Tiusence Celac antaŭenigos dialogon kiel rimedon de solvo por restarigi diplomatiajn rilatojn inter Meksiko kaj Ekvadoro kaj, se tio ne eblas, alpreni politikajn poziciojn ĉu kune, ĉu duflankaj, ĉu en plurflankaj organizaĵoj por plena plenumado.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up