Deklaro de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de CELAC postulas ĉesigon de la usona blokado kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-27 08:02:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 27 (RHK) La 38-a Renkontiĝo de Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (CELAC) finiĝis ĉi-merkredon en Bonaero, Argentino, per Komuna Deklaro kondamnanta la usonan blokadon kontraŭ Kubo.

La estro de la kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj (Minrex), Bruno Rodríguez raportis en sia tvitera konto, ke la teksto postulas la finon de la usona ekonomia sieĝo kontraŭ la Insulo, kaj reliefigas la gravan damaĝon, kiun ĝi kaŭzas al la kuba popolo.

Krome, estas postulata la ekskludo de Kubo el la unuflanka listo ellaborita de la usona Ŝtata Departemento de landoj, kiuj supozeble sponsoras terorismon.

Siavice, vicministrino pri eksteraj aferoj Anayansi Rodríguez Camejo esprimis en tiu socia reto, ke la Deklaracio inkluzivas interkonsentitajn poziciojn de la regiono pri koncernaj aferoj en la regiona kaj internacia tagordo.

Same ĝi reasertas la sindevontigon al la postulatoj de la Proklamo de Latin-Ameriko kaj Karibio kiel Zono de Paco.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up