La propono de palestina batalhalto estas en la manoj de perantoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-08 10:13:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, maj 8 (RHK) La vic-ĝenerala sekretario de la palestina islama Ĝihado-movado, Mohammad al-Hindi, konfirmis, ke la propono de batalhalto ne malsukcesis kaj estas en la manoj de perantoj, raportis hodiaŭ Al Mayadeen en Bejruto.

En deklaroj al la tut-araba multplatformo, Al-Hindi elstarigis la ekziston de nacia konsento pri interkonsento-dokumento aprobita de la mediaciistoj de Egiptio kaj Kataro, inkluzive de Usono.

Laŭ la palestina gvidanto, la estro de la israela registaro, Benjamin Netanyahu, ne volas interkonsenton, ĉar tio signifus la finon de lia politika kariero.

Al-Hindi memorigis, ke la pozicio de la Rezisto estas klara en defendo de la interesoj de la palestina popolo kaj rimarkis, ke "tio estas ankaŭ la pozicio de la mediaciistoj, kaj hodiaŭ ili estas elprovitaj".

La ĝenerala vicsekretario de la Islama Ĝihado klarigis, ke la ĉefa afero diskutenda en la interkonsento estas la batalhalto kaj la perantoj ofertis garantion, ke la "daŭrigebla" punkto signifas konstantan ĉesigon.

Pri la israela armea operacio en Rafah, sude de la Zono, li emfazis, ke tia sturmo de la Telaviva armeo konsistigas manovron, ĉar la batalhalta dokumento kondiĉas kompletan retiriĝon el Gazao.

Tiurilate li emfazis, ke la okupacia aventuro en Rafah renkontos reziston ĉie kaj palestinaj batalantoj provos grandajn perdojn al la vicoj de israelaj trupoj.

Por la ĝenerala vicsekretario de Islama Ĝihado, ĉiuj militaj eblecoj por la okupado, sude de Gazao, ne havas horizonton kaj la israela retiriĝo el Rafah estos nova signo de fiasko.
Israelo, pri kiu Okcidento parolis kiel demokrata ŝtato, finiĝis kaj aperis kiel ekstremisma nazia ento, diris Al-Hindi.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up