Kuba ministro pri eksteraj aferoj kondolencas pro forpaso de usona kongresisto Charles Rangel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-05-28 11:08:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: @BrunoRguezP

Havano, maj 28 (RHK) Bruno Rodríguez Parrilla, kuba ministro pri eksteraj aferoj, esprimis ĉi-mardon sian kondolencon pro la morto de Charles Rangel, elstara kongresano de la distrikto Harlem, en mesaĝo publikigita en lia X-profilo.

Rangel, konsiderita defendanto de civitanrajtoj kaj la afro-usona komunumo, konservis politikan karieron markitan per sia engaĝiĝo al socia justeco kaj egaleco, Rodríguez Parrilla poŝtis.

La kuba ministro pri eksteraj aferoj honoris la kongresanon kiel amikon de Kubo, kontraŭulon de la blokado, kaj iniciatinto de plibonigitaj duflankaj rilatoj inter Kubo kaj Usono.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up