Kuba ministro pri eksteraj aferoj kondamnas limigojn al la helpeniro al Gazao

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-25 12:11:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Infanoj en la Gaza Sektoro. Bildo: X @BrunoRodríguez

Havano, mar 25 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, certigis hodiaŭ per sia konto en X, ke la obstakloj al la eniro de humanitara helpo al la Gaza Zono estas parto de la genocido de Israelo kontraŭ la popolo de Palestino.

En la socia reto, la ministro pri eksteraj aferoj de la insulo denuncis, ke unu el ĉiu 3 infanoj sub 2 jaroj nuntempe suferas de akuta subnutrado en norda Gazao, dum 1,1 milionoj da palestinanoj alfrontas katastrofan malsaton kaj inanicion.

La direktoro de la Agentejo de Unuiĝintaj Nacioj por Palestinaj Rifuĝintoj en la Proksima Oriento (UNRWA), Philippe Lazarini, rivelis antaŭtage, ke Israelo ne permesos al iu ajn helpkonvojo apartenanta al la agentejo eniri nordan Gazaon.

"Ekde ĉi tiu dimanĉo, la ĉefa arterio de vivo por palestinaj rifuĝintoj estas senigita je dispono de esenca helpo," Lazarini kondamnis en sia konto pri X.

La oficisto emfazis, ke malhelpante la agentejon plenumi sian mandaton en Gazao, la horloĝo rapidas al malsato kaj pli da homoj mortos pro soifo kaj manko de ŝirmejo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up