Ekas internacia solidareca renkontiĝo en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-05-02 11:33:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 2 (RHK) La 18-a Solidareca Brigado kun Kubo, 1-a de majo  kun pli ol 300 membroj el 16 nacioj, partoprenas hodiaŭ en internacia renkontiĝo de solidareco kun Kubo en la Kongresejo de Havano.

Portante sian mesaĝon de subteno al la popolo kaj kondamnante la trudajn rimedojn kontraŭ la insulo, la brigadanoj traktos ŝlosilajn aferojn kiel la blokado trudita de Usono kaj la genocido en Gazao.

El la 324 delegitoj el Latin-Ameriko kaj Karibio, 263 estas el Nordameriko, 211 el Usono, 230 el Eŭropo, 67 el Afriko, kaj 9 el Azio, kie estas rimarkinda la partopreno de junuloj, kiuj komencas subteni la kuban aferon.

La grupo realigos programon ĝis la 10-a de majo, okazigante volontulajn sesiojn, renkontante laboristojn, studentojn, sciencistojn kaj sanan personaron, dum omaĝo al Che Guevara en Santa Clara.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up