António Guterres, la ĝenerala sekretario de UN alvenos al Kubo por plenumi oficialan viziton.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-05-07 07:49:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La ĝenerala sekretario de UN alvenas al Kubo

Havano, 6 maj(RHK) La ĝenerala sekretario de UN, eminenta sro. António Guterres, alvenos al Kubo por plenumi oficialan viziton en la insulo, kadre de la 37-a laborsesio de la ekonomia komisiono por Latinameriko kaj Karibio (CEPAL) kaj la 70-a fondodatreveno de tiu komisiono.

Dum sia restado en la insulo, la elstara vizitanto oficiale kunsidos kun la prezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro, Miguel Díaz-Canel kaj partoprenos en la malferma ceremonio de la laborperiodo de Cepal, kiu komenciĝas ĉi-lunde en Havano. Temas pri la plej grava  interregistara kunsido de tiuj ĉi instanco de UN.

António Guterres, posedas vastan trajektorion antaŭ ol iĝi ĝenerala sekretario de UN, posteno kiun li ekoficis la unuan de januaro 2017. Antaŭe, li estis altranga komisiito de UN por la rifuĝintoj (Acnur) inter 2005 kaj 2015.

 

Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up