La kuba ministro pri eksteraj rilatoj elstarigas laboron de kubanoj eksterlande.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-11 12:56:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj

Havano, 11 sep (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla, elstarigis per mesaĝo en sia spaco en Twitter, la laboron de la kubanoj rezidantaj eksterlande.

Li emfazis ke Kubo daŭre fortigos kaj streĉigos la rilatojn kun la landanoj eksterlande, per daŭra, ne renversebla kaj konstanta procezo.

Per dua mesaĝo, la ministro esprimis ke la Dialogo de 78 ekigis politikon de proksimiĝo inter la kariba insulo kaj ties nacianoj eksterlande.

La konferencoj nacio kaj migrantaro, la regionaj kaj landaj renkontiĝoj kaj la partopreno en la debatoj de la konstitucia projekto evidentigas la fortiĝon de tiuj ligoj.

La 6-an de septembro 1978, dum gazetara konferenco kun ĵurnalistoj ligitaj al la kuba komunumo en Usono, la plej multo el kuba deveno, Fidel Castro invitis reprezentantojn de tiu komunumo ĉeesti dialogon rektan sub la sola kondiĉo ke ne povus partopreni kontraŭrevoluciajn bandestrojn.

La unuaj dialogoj okazis en Havano la 20-an kaj 21-an de novembro 1978 kaj ĉeestis 75 membroj de la kuba komunumo en Usono; post kelkaj tagoj, la 8-an de decembro, okazis dua momento de la dialogo kaj ĉi-foje la ĉeestantoj estas 140 membroj de la komunumo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up