Kubo ĉiam omaĝos la viktimojn de terorismo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-07 09:56:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Memore al la viktimoj de terorismo

Havano, 7 okt (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel  memorigis ke ĉiun 6-an de oktobro Kubo omaĝas siajn viktimojn pro la ŝtata terorismo de Usono, suferata de la insulo.

Oni memorigis ĉi-dimanĉe la Tagon de la viktimoj de ŝtata terorismo, kaj tiusence, okazis marŝado al la tombejo Kolumbo en Havano por omaĝi tiujn kiuj mortis pro la abomeninda krimo de Barbado en la jaro 1976.

Kubo neniam toleris nek permesis terorismon, ĝi estas viktimo de tiu ĉi politiko usona kontraŭ la insulo. Laŭ oficialaj raportoj, terorismo de ŝtato kontraŭ Kubo provokis 3 mil 478 viktimojn kaj vundis pli ol du mil, kiuj estis handikapitaj.

Fine de majo 1999 la kuba popolo prezentis reklamacion al la usona registaro postulante pagon de pli ol 181 mil milionoj da dolaroj pro la damaĝoj provokitaj de la ŝtata terorismo altrudita al la kariba insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up