Kubo ratifis ĉiam la protekton de ĉiuj homaj rajtoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-10 11:32:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 10 dec (RHK) Hodiaŭ la internacia komunumo festas la Tagon de la Homaj Rajtoj. Nia planedo alfrontas grandajn defiojn pri la temo, interalie, la  kreskon de malegaleco kaj malriĉeco kaŭze de maljusta internacia ordo; kreskon de la negativaj sekvoj de klimatŝanĝiĝo, kiu endanĝerigas la vivon de estontaj generacioj; politizadon, selektadon kaj manipuladon en la traktado de la homaj rajtoj; proliferadon de malamo, ksenofobio kaj maltoleremo kontraŭ minoritatoj.

En tiu ĉi kompleksa scenejo, Kubo ratidis plurfoje sian neŝanĝeblan devon rilate promociadon kaj protekton de ĉiuj homaj rajtoj por ĉiu homo, kun ties interdependa kaj nedisigebla  karaktero.

Tiucele, Kubo avancas suverene en la procezo fortigi sian juran kaj institucian kadron kiel parto de la aktualigo de sia evoluigmodelo ekonomia kaj socia. Post la starigo de nova konstitucio, en ĝi oni legas en la artikolo 41: “la kuba ŝtato rekonas kaj garantias al la homoj la ĝuon kaj nerezigneblan plenumon de ĉiuj homaj rajtoj; ili estas nedisigeblaj, universalaj kaj nepreskripteblaj, kongrue kun la principoj de progresiveco, egaleco kaj ne diskriminacio. Ĝia respekto kaj garantio estas deviga por ĉiuj”.

Dum aliaj internaciaj agantoj impulsas rabmilitojn, ŝtatpuĉojn kaj politikan   kaj selektivan traktaton de la homaj rajtoj kontraŭ registaroj, kiuj ne submetiĝas al ties hegemoniaj interesoj, nia lando ratifis 44 el la 612 instrumentoj internaciaj en tiu ĉi fako, kiu reprezentas 72,13% el la totalo, kio lokas ĝin en la grupo de membroŝtatoj de UN kun pli granda nombro da ratifoj tiaspecaj, laŭ la nacia raporto de Kubo al la Perioda Ekzameno Universala de la Konsilantaro de Homaj Rajtoj en 2018.

Fronte al la  blokado altrudata de la usona registaro, kiu perfortas la homajn rajtojn de la tuta popolo, Kubo daŭre oferos sian solidaran kunlaboron je internacia skalo, kadre de la laboroj por konstrui socion ĉiam pli justan, demokratian, solidaran, prosperan kaj daŭropovan, gvidatan de la idearo de José Martí: “Mi volas ke la Unua Leĝo de nia respubliko estu kulto de la kubanoj je plena digno de la homo”.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up