Díaz-Canel instigas pli severe agi kontraŭ maldisciplinon fronte al la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-22 09:11:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko

Havano, apr 22 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel indikis la aŭtoritatulojn pli severe agi kontraŭ tiuj, kiuj daŭre defias la regulaĵojn adoptitajn kontraŭ la Covid-19.

En la kutima kunsido ĉiutaga, la portempa laborgrupo por prevento kaj kontrolo de la nova kronviruso, la ŝtatestro interŝanĝis per telekonferenco kun la dua estro de la nacia polico, la kolonelo Eddy Sierra, pri la bezono agi pli severe, ĉar, alimaniere, ni daŭre havos homojn surstrate kaj parkoj, kio malfaciligas tranĉi la disvastiĝon de la malsano, aldonis la prezidento.

Diaz-Canel ankaŭ parolis pri la denuncoj de la civitanaro rilate al  spekulaciistoj kaj akaparistoj surstrataj, “kontraŭ kiuj oni devas agi, ĉar neniu rajtas malleĝe konduti”.

Li emfazis ke la malmultaj rimedoj, kiujn ni havas, ni klopodas distribui en la nutraĵ-vendejoj, en niaj merkatoj. Pri tio  nenion ni devas klarigi, sed agi severe, ĉar tiuj personoj estas la homoj, kiuj komplikas la situacion”.

La ŝtatestro indikis organizi sistemon de psikologia helpo por la loĝantaro, per telefono, kun specialistoj, kiuj povas helpi ĉiujn transvivi tiun ĉi izoliĝon.

Oni ankaŭ raportis pri la situacio okazinta en la centra provinco Villa Clara en la maljunulejo, kie ĝis nun oni konfirmis 57 kazojn, tio estas, 43 maljunuloj kaj 14 laboristoj.

Laŭ la esploroj faritaj, oni konfirmis ke la disvastiĝo estis provokita de kelkaj laboristoj, du flegistoj, kuracisto kaj gardistoj, kiuj ĉeestis la laborejon kun malsan-simptomojn, kio estis malpermesata. Pro la graveco kaj sentemo de tiu ĉi situacio, oni adoptos decidojn kongruajn kontraŭ tiuj, kiuj malplenumis sian devon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up