Scienca kontribuo daŭre esencas por la kontraŭvirusa malsano en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-04 10:37:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Miguel Díaz-Canel, prezidento de la respubliko

Havano, sep 4 (RHK) Post dudek tri renkontiĝoj de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kun sciencistoj kaj spertuloj, kiuj rekte partoprenas la defion kontraŭ la Covid-19 en la insulo, plu evidentiĝas ke la analizoj kaj pritaksoj okazantaj en tiu scenejo ratifas la validecon de la scienca kontribuo por preni decidojn, ĉefe en la plej kompleksaj momentoj.

La kunsido de tiu ĉi ĵaŭdo,-agnoskis la ŝtatestro- konsistigas pruvon pri tio ke, meze de la nunaj cirkonstancoj ankoraŭ eblas plibonigi la registaran agadon surbaze de la evidentaĵoj rezultintaj el la scienca esploro, kaj tio, ree konfirmas la gravecon de tiu ĉi laboro fronte al la pandemio.

Post la raporto de la doktoro en sciencoj Pedro Más Bermejo pri la evoluo de la malsano enlande kaj ties komparo kun aliaj 12 landoj, kiuj havis similan evoluon en tiuj ĉi monatoj, la ŝtatestro agnoskis ke, spite al tio ke dum la lastaj tagoj ni havis reaperon de la malsano, ekzistas elemento, kiu nin distingas, kaj tio estas ke neniam la sansistemo kolapsis.

Tamen, li bedaŭris la kreskon de la kvanto da homoj forpasintaj dum la lastaj tagoj, konsiderante la stabilecon kaj kontrolon de la malsano atingita enlande. Tial, li insistis pri la bezono daŭre agi rigore por superi la nunan situacion, kiu ne kondukis nin al pli alta punto ol tiu de aprilo, sed ja longiĝis multe pli en la tempo laŭ la konfirmo taga pri alta nombro da kazoj.

Li taksis esenca, la bezonon altigi la risko-percepton de la civitanaro; plu teni la tujan izoligon de suspektemaj kazoj, ties kontaktojn kaj la pluajn kontaktojn; rapide eltrovi la infekto-fonton en tiuj kazoj, kiujn oni ne sukcesis dekomence; agi precize en la atento al vundeblaj personoj kaj trovi manierojn pli “proksimigi la vendejojn al la homoj”, ĉar vicoj en la vendejoj estas preskaŭ la sola publika spaco kie nun okazas homa koncentriĝo, speciale en la ĉefurbo.

Laŭ la specialistoj, la havana loĝantaro ĉiugate tre moviĝas kaj tiurilate gravas la disa distribuo de laboristoj, kiuj rezidas en iu distrikto kaj laboras alie.

La novaj limigoj adoptitaj en la ĉefurbo, emfazis la specialistoj, ja reduktis la moveblecon inter distriktoj, sed ankoraŭ ne montras la atendatajn rezultojn.
 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up