
Havano, apr 25 (RHK) Kadre de sia turneo tra la municipoj de la lando, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, vizitis provincon Las Tunas ĉi-vendrede por trairi plurajn cellokojn en la sudaj teritorioj de Jobabo kaj Kolombio.
Temas pri laborprogramo de la ŝtatestra tagordo, kiu celas konstati surloke la evoluigon de registara programo por korekti distordojn kaj reimpulsi la ekonomion. Samtempe, la prezidento profitas tiujn ĉi vizitojn por rekonti la lokanojn kaj klarigi la nunan agadon cele al multobligo de bonaj praktikoj sur municipa nivelo.