Kubo estas viktimo kaj neniel subtenas terorismon, denuncis Díaz-Canel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-12 17:39:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 12 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, kondamnis ĉi-marde la inkluzivigon de la insulo en liston de landoj subtenantaj terorismoj, fare de Usono.

La kuba ŝtatestro mesaĝis per Tvitero, asertante ke tiu inkluzivigo flanke de Usono “estas la lastaj vostumoj de fiaska kaj korupta administracio kompromitita kun la mafio kuba-miamia”.

 “La malprestiĝa administracio de Trump faras ĉion eblan por bari kaj eviti pliboniĝon de la rilatoj dum la prezidanteco de Biden”, denuncis Díaz-Canel, kiu aldonis ke la sieĝo usona kontraŭ la insulo estas ekzemplo de ŝtat-terorismo”.

“Kaj je la limo de cinismo, la teroristoj kaj malmoraluloj de la administracio Trump” akuzas la insulon subteni tiun vipon.

La kuba ŝtatestro ankaŭ skribis ke “la mondo kondamnas la hipokritan kaj cinikan pritakson” rilate al la ekzemploj de internacia denunco post la inkluzivigo de Kubo en tiu listo de landoj, kiuj subtenas terorismon.

Kubo estis forigita de tiu grupo en la jaro 2015 dum la procezo de proksimiĝo kun Usono en la mandatperiodo de Barack Obama (2009-2017).

Laŭ komuniko pri la nuna decido, oni inkluzivas Kubon pro supozo “daŭre subteni agojn de internacia terorismo donante sekuran rifuĝejon al teroristoj”, kion la insulo ĉiam neglektis, ĉar kiel estis plurfoje denuncite de la kariba lando, dum jardekoj Kubo estis viktimo de teroristaj agoj organizitaj kaj subtenataj de la usonaj administracioj sinsekve.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up