Scienco kaj novigado esencas en la entreprenoj de alta teknologio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-08 12:12:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubo posedas kvar entreprenojn de alta teknologio

Havano, apr 8 (RHK) Novigado estas unu el la komponentoj esencaj de la scienca evoluo en Kubo kiel bone montras  la entreprenoj de alta teknologio en la insulo.

Dum radiotelevida programo Ronda Tablo oni informis ke la insulo posedas nun kvar entreprenojn kun kategorio de alta teknologio, kiuj posedas strategian karakteron por la insulo pro ties granda sekvo en la ekonomio kaj la socio.

La vicunua ministro de scienco, teknologio kaj medio (CITMA), dro. pri sciencoj José Fidel Santana klarigis ke tiaj entreprenoj devas plenumi striktajn principojn kaj regulojn surbaze de scienco, teknologio kaj novigado.

Temas pri institucioj kiuj devas plenumi kompletan ciklon, kiu iras ekde la novigado ĝis surmerkatigo de konkretaj produktoj.

Ili evoluigas la sciencon aplikatan per rezultoj konkretaj por la ekonomio, kaj parto de iliaj profitoj estas uzataj por esplorado, asertis la vicunua ministro.

La koncernaj entreprenoj de alta teknologio estas Biocen, nome, la nacia centro de biopreparaĵoj, kiu plenumas ĉiujn postulojn kaj nun produktas kaj eskportas medikamentojn. Ankaŭ tie oni fabrikas diversajn produktojn kontraŭ la Kovim-19 kaj eĉ la vakcinajn kandidatojn por la nunaj klinikaj provoj,  kaj pri tio parolis ties ĝenerala direktorino drino. pri sciencoj, Inĝ. Tamara Lobaina.

La alia institucio estas la centro pri bioteknologio kaj inĝenierado, CIGB, kies direktoro Gerardo Guillén, klarigis ke nuntempe la centro posedas 1 300 patentojn, 81 en investoj kaj 71 en fazo internacia. Nur en la jaro 2020 ili akiris 8 patentojn kaj el ili 6 estis por produktoj Kovim-19. 

La centro pri molekula inĝenierado (CIM),  ankaŭ estas en la grupo de entreprenoj de alta teknologio en Kubo, kaj ties direktoro mag. pri sciencoj, Eduardo Ojito, klarigis pri la grava rolo de la valoro-ĉeno kaj la jura normo, kiu ebligas flekseblan kadron por ke la entreprenoj kresku kaj evoluu. Li parolis pri la evoluigo de merkataj societoj kaj la surmerkatigo de produktoj en la nacia merkato  kaj por eksportado.

La kontribuo de la entreprenoj de alta teknologio en Kubo konsistigas pilieron por ke la scioj kaj novigado transformiĝu en konkretajn produktojn kun aldonita valoro, kio kontribuas al la insula ekonomio.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up