La kuba prezidento insistas pri la bezono definitive bremsi la nunan reaperon de Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-13 12:07:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:Estudios Revolución.

Havano, apr 13 (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel,  petis pli rigore plenumi la procedurojn establitajn por fronti  la pandemion de Kovim-19, post analizi la erarojn en la malsan-kontrolo. 

La portempa laborgrupo de la registaro por fronti la Kovim-19 en sia ĉiutaga kunsido analizis  la rezultojn de inspektoj faritaj de la ministerio pri publika sano en pli ol deko da municipoj kaj distriktoj tutlande, ankaŭ en Havano.

La ŝtatestro esprimis sian konscion pri tio ke la baza sansistemo esence rolas, sed la respondo preteriras la konsultejojn kaj poliklinikojn, tial oni devas paroli kun la personoj kaj pliigi ties konscion pri la bezono plenumi la novan viv-kodon.

La kunsidon gvidis la ĉefministro Manuel Marrero, kiu pritraktis la konkretan situacion de la lastaj tagoj en Havano, kie malboniĝis la indikiloj de la epidemo.

Siaflanke, Diaz-Canel insistis pri vizitoj al  domo post  domo kaj konsciigi ilin pri la kompleksa situacio kaj la tendenco al kresko.

 “Ni devas klarigi, -aldonis la prezidento- ke spite al tio ke ni havas sansistemon, kiu faras ĉion eblan, ke spite al la  registara agado kaj la scienco,  se ne ekzistas alia konduto, tiam ni ne povos tranĉi la propagadon”.

Díaz-Canel agnoskis ke estas grupo da teritorioj laborante intense, kvalite, kio ebligis al ili eliri el kompleksa situacio (Villa Clara, Cienfuegos, Ciego de Ávila, Camagüey, Las Tunas, Holguín, Guantánamo kaj la speciala municipo Insulo de Junularo). Tamen, li atentigis, ili devas labori strikte, ĉar male, la kazoj tagaj ekkreskos kaj same la loka propagado.

Li esprimis ke foje ni diskutas, “ni intensigu la regulaĵojn”, sed ni rimarkis ke la kerno ne estas aldoni novajn regulaĵojn, ĉar ni alfrontadis la pandemion aplikante preskaŭ ĉiujn eblajn regulaĵojn.

Tial, ni ja bezonas pliigi ĉiujn regulaĵojn jam ekzistantajn, tio estas, pliigi la postulojn je ties plenumo kaj pri ĉio lernita, kaj fokusiĝi, por tiel definitive piedbati la nunan situacion de la pandemio.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up