La kuba prezidento elstarigas la klinikan provon kontraŭ Kovim-19 en pediatria loĝantaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-28 12:07:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 28 (RHK) La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC), kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, reliefigis la komencon de la klinika provo  kontraŭ  Kovim19, kun la vakcina kandidato Soberana 02 por infanoj en la lando.

La unua grupo havas specimenon de 25 infanoj inter tri kaj 11 jaroj, kiuj estos vakcinitaj kadre de la studo Soberana Pediatrio, kiu garantias imunigon kontraŭ SARS-Cov-2.

Per sia oficiala Tvitero-konto, la kuba ŝtatestro priparolis  la pediatrian studon, kies partoprenantoj ricevos sian unuan dozon de la imunogeno hodiaŭ.

Inter la kialoj por efektivigi ĉi tiun teston, la specialistoj pri IFV klarigis, ke ne eblas atingi altan vakcinan kovradon, nek havi gravan efikon sur la transdono de kronvirusa Sars-cov-2 se ankaŭ infanoj ne vakciniĝos.

La testo estis aprobita la 10an de junio de la Centro por Ŝtata Kontrolo de Medikamentoj, Ekipaĵoj kaj Medicinaj Aparatoj (Cecmed), kaj laŭ IFV-specialistoj ĝi estos sinsekva, malferma, adapta kaj multcentra testo.

La unua etapo de la Fazo I-provo komenciĝis kontentige kun infanoj en aĝo de 12 ĝis 18 jaroj, kiel klarigis d-rino. Meyli Rodríguez Gonzalez, IFV-esplordirektoro, kiu asertis, ke ili komencis kun adoleskantoj, kiuj ne nur havis la  konsenton de la gepatroj, sed ankaŭ sian propran konsenton.

Aŭtoritatoj de la Instituto Finlay de Vakcinoj (IFV), la entrepreno, kiu evoluigis la projekton, detaligis, ke la elekto de la volontuloj okazis post kontrolo de la sekureco de la komenca injekto de la kandidato en adoleskantoj inter 12 kaj 18 jaroj.

La fazo I de Soberana Pediatría kontraŭ Kovim-19, klinika provo, komenciĝas hodiaŭ per la injekto de la unua dozo en 25 subjektoj de tri ĝis dek unu jaroj, dum oni ampleksigos  la nombron  da adoleskantoj al 150 partoprenantoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up