Altrangaj kubaj gvidantoj gratulas Vjetnamion pro la 76-a datreveno de sia sendependeco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-01 11:20:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sept 1 (RHK) La  unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, Miguel Díaz-Canel, sendis gratulan mesaĝon al sia samrangulo el Vjetnamio, Nguyen Phu Trong, okaze de la 76a datreveno de la sendependeco de la frata lando.

Kiel prezidento de la Respubliko Kubo, Díaz-Canel ankaŭ sendis siajn salutojn por la dato al sia vjetnama samrangulo, Nguyen Xuan Phuc.

La kuba gvidanto ripetis en ambaŭ mesaĝoj "la senŝancelan decidon daŭre disvolvi la historiajn ligojn de amikeco kaj kunlaboro" inter la du landoj.

 La ĉefministro de la insulo, Manuel Marrero, transdonis al la estro de la vjetnama registaro, Pham Minh Chinh, la volon daŭre disvolvi duflankan kaj multsektoran kunlaboron, surbaze de la prioritatoj kaj potencialoj ekzistantaj en ambaŭ nacioj.

En la sama senco, la ministro pri eksterlandaj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, parolis en letero al la ministro pri eksterlandaj aferoj de Vjetnamio, Bui Thanh Son.
La mesaĝoj de la kubaj gvidantoj estis inter la unuaj alvenantaj  tien por saluti la emancipiĝon de la hindoĉina nacio.

Vjetnamio festas sian Nacian Tagon la 2-an de septembro ĉar en dato kiel tiu de 1945,  Ho Chi Minh legis la Sendependan Deklaron en la ĉefurbo sur la placo Ba Dinh, ago kiu ĉesigis francan koloniismon.

Sed la hejmlando Ho Chi Minh ankoraŭ devis batali ankoraŭ 30 jarojn kaj oferti la vivon de milionoj da ĝiaj infanoj por venki la invadon de usonaj trupoj kaj realigi la reunuiĝon de la lando la 30-an de aprilo 1975.

Onklo Ho ne estis atestanto de ĉi tio, eble la plej grava momento en la historio de Vjetnamio, ĉar li forpasis la 2-an de septembro 1969.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up