Prezidento Díaz-Canel gratulas Kuban Radion pro sia 101-a datreveno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-22 18:04:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 22 (RHK) Miguel Díaz-Canel Bermúdez, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, sendis ĉi-mardon gratulon por la 101 jaroj de Kuba Radio.

Per sia konto en la socia reto X, antaŭ ol eliri Angolo, kie li faris oficialan viziton, la prezidento asertis, ke tie vivas la memoro pri la kubaj internaciistaj radioelsendoj.

Kiam ajn mi povas, mi aŭskultas ilin. Daŭrigu. Ni tre bezonas ilin, li esprimis en sia mesaĝo.

“El #Angola, kie la memoro de niaj internaciaj radiodissendantoj vivas, mi sendas al vi brakumon kaj gratulojn por la 101 jaroj de #RadioCubana. Kiam ajn mi povas, mi aŭskultas ilin. Daŭrigu. Ni tre bezonas ilin."

En la sama socia reto, Manuel Marrero Cruz, Ĉefministro, gratulis la radioprofesiulojn kaj rekonis tiujn, kiuj konservis sian esencon kaj sindevontigon informi kaj amuzi la aŭskultantojn laŭlonge de la tempo.

Laŭ la historio, la unua stacio dissendinta en Kubo estis la 2LC de Luis Casas Romero, la 22-an de aŭgusto 1922, igante la nacion la kvara lando en la mondo se temas pri havi radiosignalojn.

La Nacia Sistemo de Kuba Radio konsistas el 100 stacioj: unu internacia, ses naciaj, 19 provincaj kaj 74 municipaj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up