Kubo denuncas subfosan agadon de Usono por renversi la konstitucian ordon en la kariba insulo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-10 14:42:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 10 (RHK) Kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez Parrilla denuncis  antaŭ la diplomatia personaro akreditita en Havano la agojn de Usono por subfosi la konstitucian ordon en Kubo.

Ni ne permesos ke la paco kaj ĝojo de la kuba popolo estu perturbita ĉe  la malfermo de ĝiaj landlimoj, la reaktivigo de la ekonomio, la reveno de ĉiuj studentoj al siaj lernejoj, alveno de turismo  kaj la omaĝo al la kuracistoj, sciencistoj kaj junuloj, kiuj  alfrontis ĉi tiun pandemion dum preskaŭ du jaroj, diris la kuba ministro.

Li ankaŭ kondamnis la eksterajn premojn kontraŭ diplomatia personaro sur la insulo. Li emfazis, ke la centra akso de ĉi tiu politiko manifestiĝas en la konstantaj intervenoj de oficialuloj de tiu lando kaj kontraŭkubaj senatanoj en Florido kune kun usonaj institucioj kaj agentejoj de ili financitaj.

Tiu skripto, stulta, provas montri, ke Kubo estas malsukcesa ŝtato kaj inkluzivas pli ol 60 sankciojn, kiuj pliigas la truditan  blokadon. Li denuncis la provon aldoni aliajn landojn al tiu politiko por provoki la tiel nomatan socian eksplodon sur la kariba insulo.

Li denuncis la partoprenon de Fejsbuko en ĉi tiu kampanjo, kiu malobservas la rajton al vera informo, transdonas malamajn mesaĝojn kaj estas generanto de perforto, agoj pro kiuj oni povus procesi lin.

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj denuncis, ke ekde la 22-a de septembro, altrangaj oficistoj de la usona registaro faris 29 deklarojn, kiuj kontestas la konstitucian ordon en Kubo, kaj eĉ asertis, -alparolante diplomatojn-, ke ili alvokis parton de vi por aliĝi al tiuj alvokoj de supozeblaj pacifistoj, kiuj per agoj de vandalismo minacas internan pacon.

Li memoris, ke Usono asignas grandajn financajn rimedojn al la cifereca maŝinaro, kiu intencas konstrui virtualan scenaron sur la interna situacio, kiun ĝi provas realigi el mensogoj kaj malrealaĵoj.

Li ankaŭ kritikis la decidon de Vaŝingtono, kiu limigas la eblecon de kubanoj vojaĝi al Usono kun la preteksto, ke ĝi akceptos nur tiujn vakcinitajn de imunologoj agnoskitaj de Usono aŭ MOS.

Tiurilate li alvokis la Mondan Organizon pri Sano agi laŭe, kaj akceli la procedurojn por rekoni kubajn kontraŭkovimajn vakcinojn, kiuj montris eksterordinaran efikecon.

Antaŭ ol fini sian deklaron, la ministro alvokis la usonan registaron ĉesigi la kampanjon de minacoj kontraŭ ambasadoj kubaj kaj aparte kontraŭ la eksterlanda gazetaro akreditita en Havano, kiu efektiviĝas el domajnoj kaj kontoj establitaj el la teritorio de Florido.

Laŭ  strikta plenumo de nia Konstitucio kaj la ĝenerala konsento, kiu karakterizas nin, Kubo defendos kune kun sia popolo la ordon kaj pacon internan, li aldonis.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up