Kubo vokas konservi internaciajn pacon kaj sekurecon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-23 08:50:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: Minrex.

Havano, feb 23  (RHK) Kubo postulis konservadon de internaciaj paco kaj sekureco, kaj denuncis la klopodojn de Usono trudi la progreseman vastiĝon de NATO al la landlimoj de la Rusa Federacio, kiu konsistigas minacon al la nacia sekureco de ĉi tiu lando kaj regiona kaj internacia paco, diras deklaro de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la insulo eldonita antaŭtage.

La noto alvokas Usonon kaj ĝiajn aliancanojn "serioze kaj realisme trakti la bone bazitajn asertojn pri sekurecaj garantioj de la Rusa Federacio, kiu havas la rajton defendi sin", dum ili pledas por diplomatia solvo per konstrua dialogo kaj respektoplena por  konservi internacian pacon.

La usona registaro minacas Rusion dum semajnoj kaj manipulas la internacian komunumon pri la danĝeroj de "baldaŭa amasa invado" de Ukrainio, aldonas la teksto.

Tiucele, li atentigas, Vaŝingtono liveris armilojn kaj militan teknikon, deplojis trupojn en pluraj landoj de la regiono, aplikis unuflankajn kaj maljustajn sankciojn, kaj minacis aliajn reprezaliojn, kaj samtempe deĉenigis kontraŭrusan propagandan kampanjon.

La deklaro de  la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj memorigas, ke Kubo antaŭe avertis pri la danĝero de tiu ĉi politiko, kaj tiusence ĝi citis la vortojn eldiritajn la 22-an de februaro 2014, de la tiama Prezidanto de la Ŝtataj Konsilioj kaj Ministroj, generalo de la armeo Raúl Castro Ruz, kiu avertis:

"Alarmaj eventoj okazas nun en Ukrainio. La interveno de okcidentaj potencoj devas ĉesi (…) Oni ne ignoru, ke ĉi tiuj eventoj povas havi tre gravajn sekvojn por la internacia paco kaj sekureco”. Jarojn poste, la 26-an de septembro 2018, antaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, avertis, ke "la daŭra ekspansio de NATO al la landlimoj kun Rusio kaŭzas gravajn danĝerojn, pligravigitajn pro la altrudo de arbitraj sankcioj, kiujn ni malakceptas”, limigas la deklaro.

La antaŭan tagon, la rusa prezidento Vladimir Putin aprobis la dekreton agnoskantan la sendependecon kaj suverenecon de la respublikoj de la regiono Donbaso ekster la kontrolo de Kievo, decido malakceptita de la ukrainaj aŭtoritatoj.

Putin ankaŭ subskribis interkonsentojn de amikeco, kunlaboro kaj interhelpo kun la gvidantoj de ambaŭ teritorioj, Denis Pushilin (Donecko) kaj Leonid Pásechnik (Lugansk), kaj certigis, ke Moskvo helpos garantii pacon en la areo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up