Prezidento de Kubo vokas plenigi placojn la 1-an de majo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-30 14:56:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo 1a de majo en Kubo

Havano, apr 30 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, vokis hodiaŭ plenigi placojn en la tuta lando, por festi la 1-an de majo, Internacia Tago de la Laboristoj.

«Emociaj tagoj, kiuj ĉiam antaŭas la feston de la Tago de Majo en #Kubo. Restas nur horoj ĝis ni kune rememoros la Internacian Tagon de la Laboristoj," skribis la ŝtatestro en la socia reto X.

Kubo finas detalojn por festi la proletan feston, kiu ĉiujare kunvenigas milojn da nacianoj kaj eksterlandanoj en ĉi tiu ĉefurbo.

Ĉi-jare la sidejo de la evento okazos ĉe la Kontraŭimperiisma Tribuno José Martí, scenejo kie ĉeestos preskaŭ 200 mil loĝantoj el kvin municipoj de Havano.

Ankaŭ en la ceteraj provincoj de la lando, la ĉefaj placoj prepariĝas por bonvenigi la amason da kubanoj, kiuj festos la 65-an datrevenon de la unua laborista parado okazinta post la triumfo de la Kuba Revolucio en 1959.

Laŭ la ĝenerala sekretario de la Kuba Laborista Unio, Ulises Guilarte, la 1-an de majo,  kubanoj postulos ĉesigon de la usona ekonomia blokado kaj ekskludon de la insulo el la kontraŭleĝa listo de landoj supozeble sponsorantaj terorismon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up