Díaz-Canel elvokas la 20-an de majo 1902, kiam Kubo estis novkolonio maskita kiel respubliko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-05-20 16:46:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 20 (RHK) La  kuba prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez,  per sia tvitera konto, elvokis, ke en simila dato al hodiaŭ,  sed en 1902 la novkolonia respubliko estis establita en Kubo kun Tomás Estrada Palma kiel unua prezidento.


La 20-a de majo memorigas al ni, ke ni iam estis novkolonio. Do #Kubo konsultis ĉiun paŝon ĉe la potenca najbaro. Tio estas la pasinteco. La Monroe-Doktrino. Neniam plu," li afiŝis.

Per alia komunikado, Díaz-Canel aldonis, ke “Nur aneksistoj povas festi la 20-an de majo. Levi nian flagon sen alia apud ĝi, en 1902, estis ago de simbola sendependeco. La suvereneco de la respubliko estis forrabita de la imperio ĝis 1959,” li asertis.

La 20-an de majo 1902, la intervenantaj usonaj aŭtoritatoj transdonis la potencon al la unua kuba prezidento, Tomas Estrada Palma. Tiutage, miloj da homoj kunvenis antaŭ la Palaco de la Kapitanoj, stabo de la hispana kolonia reĝimo,   por rigardi kiel, en tiu konstruaĵo kaj en la Kastelo de la Tri Reĝoj del´ Morro, la usona flago estis mallevita kaj oni hisis la kuban flagon.

Tamen, la hiso de la kuba nacia flago markis la naskiĝon de kolonio maskita sub la nomo de respubliko.

Tiel ĉesis en la kariba nacio  la milita okupado de Usono, estis  inaŭgurita nova registaro kaj Konstitucio, sed la historio montris, ke nenio el tio egalis al  la sendependeco por kiu ĝia popolo batalis dum pli ol 30 jaroj kontraŭ la hispanaj koloniistoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up