Prezidento de Kubo vojaĝis al Dominika Respubliko por Iber-Amerika Pintkunveno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-24 17:43:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 24 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel vojaĝis  ĉi-vendrede al  Dominika Respubliko por partopreni en la XXVIII Iberamerika Pintkunveno.

La ŝtatestro esprimis sian  plezuron, ke li ĉiam ĝuas viziti la landon de la eminenta Generalo Máximo Gómez Báez, unu el la ĉefaj gvidantoj de la liberiga lukto de la plej granda insulo en Antiloj kontraŭ la hispana koloniismo.

Li ankaŭ esprimis ke estas kuraĝige por Kubo esti parto de la kunlaboraj klopodoj de Iber-Ameriko.

Fine, la ŝtatestro skribis: "Antaŭ dimanĉo ni revenas", kaj akompanis la frazon per la hashtag #YoVotoXTodos", aludante al la granda tago, kiun la kuba popolo vivos la 26-an de marto, kiam ĝi iros al la balotado kiel protagonisto en naciaj elektoj.

Díaz-Canel estas unu el la 470 kandidatoj por deputitoj al la Nacia Asembleo de Popola Povo en Kubo.


Fonto: Tvitero @DiazcanelB

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up