La 32-a karavano de Pastroj por paco vojaĝas al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-18 14:16:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto:PL

Vaŝingtono, jul 18 (RHK) La 32-a Karavano de Pastroj por Paco vojaĝas ĉi-lunde al Kubo, en nova brakumo de solidareco malgraŭ la blokado trudita de Usono al la kariba nacio dum pli ol ses jardekoj.

La grupo, el 91 membroj, estas plejparte junuloj inter 18 kaj 30 jaroj, kiuj neniam antaŭe vizitis la kariban landon.

Ili foriras el Miama Internacia Flughaveno, urbo kie ili alvenis post kunfandi la karavanojn kiuj veturis, sur tri malsamaj vojoj, pli ol 20 usonajn urbojn kun la mesaĝo kontraŭ la unuflanka sieĝo aplikita de la Blanka Domo.

Krome, ili kolektis donacojn kaj monrimedojn por la aĉeto de medikamentoj por la kuba popolo.

Nia celo estas atingi "novajn generaciojn de amikoj de Kubo", diris Samira Adrey, program-kunordiganto de la Interreligia Fondaĵo por Komunuma Organizo (IFCO)/Pastroj por Paco.

La subtenaj amikoj restos en Kubo ĝis la 30-a de julio kaj dum tiu tempo ili realigos ampleksan agadprogramon.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up