Pastroj por Paco ripetas solidarecon kun Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-30 15:23:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto: PL

Havano, jul 30 (RHK) La membroj de la Karavano Pastroj por Paco ripetis sian sindevontigon al solidareco kun la insulanoj, en la evento por la 30-a datreveno de la karavanoj, okazinta en la sidejo de la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj (ICAP).

Gail Walker, plenuma direktoro de tiu solidara projekto, en la ĉefaj vortoj de la ceremonio atentigis, ke multaj el tiuj, kiuj vojaĝis al Kubo en la unuaj karavanoj, ne plu estas ĉi tie, sed anstataŭ ili hodiaŭ estas multaj junuloj, kiuj tiam ne naskiĝis , kio konfirmas la kontinuecon de tiu klopodo.

Ŝi emfazis la gravecon festi ĉi tiun 30-an datrevenon kun la partopreno de membroj de Pastroj por Paco kaj la Brigado Venceremos, du el la plej elstaraj solidarecaj movadoj kun Kubo en Usono.

Walker emfazis, ke tio, kion ni faris, kion ni faras kaj kion ni daŭre faros, montras, ke ĝi povas esti farita! kaj emfazis, ke "ni estos kun la kuba popolo, kio ajn okazos."
Nome de ICAP, ĝia prezidanto, Fernando González Llort, memorigis, ke kiam la malapero de la socialismo en Eŭropo kaŭzis profundan ekonomian krizon en Kubo, Usono vetis pri la falo de la Revolucio.

Tamen, li aldonis, Pastro Lucius Walker, fondinto de Pastroj por Paco, subtenis Kubon kaj la batalon kontraŭ la usona blokado en kio estis "unu el la plej konstantaj kaj sinceraj montroj de solidareco" kun la kuba popolo de la insulo.

La XXXII-a Karavano de Pastroj por Paco, finas morgaŭ alian restadon en Kubo dum kiu ĝiaj membroj konkretigis la solidarecon inter la du popoloj kaj eksciis propraokule la realon de la kariba nacio.


Fonto:PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up