Kubo intense laboras por estingi la fajron en la industria zono de Matanzas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-08-08 08:59:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Mateniĝas kaj oni rekomencas agadojn por estingi fajron en la industria zono de Matanzas
Foto: PL

Havano, aŭg 8 (RHK) Kubaj aŭtoritatoj kaj fajro-brigadistoj pasigis la tutan matenon klopodante kiel eble plej reteni la flamojn ĉe la superpetrolŝipo de Matanzas, post la disfalo de dua benzinujo.

Ĉe tagiĝo, helikopteroj de la Revoluciaj Armitaj Fortoj laboris ŝarĝante akvon de la proksima haveno de  Matanzas kaj lanĉante ĝin super la trafita areo.

La fajro eksplodis lastan vendredon, post kiam elektra malŝarĝo dum ŝtormo trafis la tankon 52 de tiu instalaĵo, kiu enhavis ĉirkaŭ 25 000 kubajn metrojn da kruda petrolo.

Sabate la situacio plimalboniĝis kiam la fajro disvastiĝis al tanko 51, kiu enhavis eĉ pli grandan kvanton da fuelo kaj kiu je la bato de noktomezo dimanĉe kolapsis kaj kaŭzis fortan eksplodon kiam la brulanta nafto disvastiĝis sur vasta areo.

Kuba televido elsendis bildojn de la momento kiam eksplodis la benzinujo, kiu ne povis elteni la intensan varmon post brulado dum pli ol 30 horoj, kaj oni timis, ke la fajro povus trafi ankaŭ trian tankon, numeron 50, plenan de kruda

Poste la Provinca Defenda Konsilio de Matanzas raportis, ke la tria benzinujo ne kolapsis pro la eksplodo, kaj precizigis, ke post la verŝiĝo de oleo el la dua tanko oni intense kaj efike laboras por ĝin kontroli.

Pro la deflagracio, en la urbo Matanzas estis enhospitaligitaj tri homoj kun malgrandaj brulvundoj, kiuj jam estas hejme, laŭ la aŭtoritatoj.

Antaŭe, kaj por protekti la vivojn de la personaro implikita en estingado de la fajro, estis ordonite ĉesigi la malvarmigan laboron sur la tria tanko, kio malhelpis plian damaĝon.
La Guberniestro de Matanzas, Mario Sabines, asertis en video, ke tanko du krevis kaj la tuta fuelo estis verŝita al la periferio de la tanko kaj ekbruligis la broson.

Li indikis ke pluraj fajroestingaj teamoj laboras sur la areo "estingante kie ĝi povas esti estingita".Helikopteroj rekomencis verŝi akvon sur la areo por malvarmigi la areon.

Oni rekomencos agojn per  nova pumpilo pli potenca kiuj prepariĝas por verŝi la necesan akvon kaj "estingi ĉion, kio povas resti de fajro". Tio okazos kombine kun aliaj kemiaj materialoj kaj ŝaŭmo.

La sanaj aŭtoritatoj de la provinco rekomendis, ke homoj fermu pordojn kaj fenestrojn kaj portu maskon eĉ ene de la domo, pro la fumo de la fajro.

Meze de ĉi tiu tragedio, kubanoj duobligis sian solidarecan spiriton kun la tuŝitaj de la fajro kaj precipe kun la familioj de la 16 personoj, kiuj daŭre estas listigitaj kiel malaperintaj.

Internacia subteno ankaŭ estis rapide esprimita kun la alveno de specialiĝinta personaro kaj ekipaĵo de Meksiko kaj Venezuelo, dum pluraj flugoj kiuj alteriĝis ĉe la Juan Gualberto Gómez internacia flughaveno en Matanzas.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up