Sociekonomiaj temoj en la centro de la plenkunsido de la kubaj komunistoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-09 17:23:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, dec 9 (RHK) Prezidite de la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (CC-PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel sesiis ĉi-vendrede, en Havano, la 5a Plenkunsido de tiu politika organizo kiu daŭros ĝis morgaŭ  kun rigardo al la kernaj problemoj de la kuba socio.

"Ni estas mobilizitaj de la fido al la venko, kiun testamentis al ni ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz, sintezita de la arme-generalo Raúl Castro Ruz, kiam li esprimis: jes eblis, jes eblas kaj ĉiam  eblos!", diris la sekretario de Organizo de la PCC, Roberto Morales Ojeda en la raporto de la Politika Buroo, kiu generis larĝan debaton.

La komunistoj analizis la interkonsentojn de 2a, 3a kaj 4a plenaj kunsidoj, inter ili la progreso de la Projekto de akvokondukilo  Oriento-Okcidento, la plibonigo de la laboro de la Popola Povo, la revigligo de la laborstrategioj de la Federacio de Kubaj Virinoj kaj la Unio de Junaj Komunistoj, krom la produktado de sukerkano.

La evento komenciĝis per minuto da silento kiel omaĝo al Generalo de Divizio Luis Alberto López-Callejas, membro de la Politika Buroo, kaj generalo de brigado José Alberto Yanes Díaz, membro de la CC-PCC, kiuj ambaŭ mortis kaj havis  longan revolucian karieron dediĉitan al la Patrujo.

La partia kunveno ankaŭ ratifis la gravecon laŭdi la rolon de la laboristoj en la elektra sektoro, dum ĝi pledis por informi la loĝantaron pere de la gazetaro kaj ciferecaj platformoj kaj pliigi la komunikadan kampanjon celantan la uzon racia kaj ŝparado de energio.

Pliaj 11 temoj estis diskutitaj, same kiel la sama nombro da politikoj kaj skizaj leĝaj dispozicioj.

La unuan tagon de la 5a Plena Sesio de la CC-PCC aparte partoprenis komandantoj José Ramón Machado Ventura kaj Ramiro Valdés Menéndez.


Fonto: @PartidoPCC y @DrRobertoMOjeda

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up