Kubo kaj Dominika Respubliko interparolas migradajn aferojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-05 10:13:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 5 (RHK) Hodiaŭ en ĉi tiu ĉefurbo okazas la XII Rondo de Interparolado pri Migraj Temoj inter Kubo kaj Dominika Respubliko dum  oficiala vizito al Kubo de la ministro pri eksteraj aferoj de tiu lando, Roberto Álvarez, informis la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la insulo.

Laŭ la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la dominika delegacio estos gvidata de la Vicministro pri Konsulaj kaj Enmigraj Aferoj, Opinio Díaz; dum la kuba parto estos prezidata de la vicministro pri eksteraj aferoj, Elio Rodríguez Perdomo.

La interŝanĝo ebligos analizi la staton de la migra fluo inter ambaŭ landoj.

Krome, la delegacioj taksos komunajn agojn celantajn malinstigi kontraŭleĝajn agojn asociitajn kun neregula migrado, kaj garantii regulan, ordan kaj sekuran migran fluon.

La rondo okazas en la kunteksto de la vizito al Kubo de la dominika ministro pri eksteraj aferoj, Roberto Álvarez, kiu antaŭtage renkontiĝis kun la kuba provizora ministro pri eksteraj aferoj, Josefina Vidal, kaj ratifis la intereson pri plifortigo de duflankaj rilatoj.

Kubo kaj la Dominika Respubliko reestablis diplomatiajn rilatojn la 16-an de aprilo 1998, post la vizito de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro, al tiu teritorio.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up