Kubo kunvokas IV-an Konferencon La Nacio kaj Elmigrado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-13 09:25:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez

Havano, jun 13 (RHK) La Ministro pri Eksteraj Aferoj, Bruno Rodríguez, anoncis hodiaŭ per Tvitero, ke Kubo okazigos la IV-an Konferencon pri La Nacio kaj Elmigrado la 18-an kaj 19-an de novembro en Havano.

En deklaro dividita en la socia reto, la ministro pri eksteraj aferoj emfazis, ke la evento estas esprimo de la senduba volo de la kuba Registaro daŭre profundigi ligojn kaj dialogi kun siaj ŝtatanoj eksterlande, "defende de nia suvereneco kaj por nacia disvolviĝo".

Li atentigis, ke la renkontiĝo okazos post kiam la epidemiologia situacio kaŭzita de Kovim-19 estos kontrolita sur la insulo danke al la talento kaj klopodoj de sciencistoj, sanaj dungitoj kaj civitanoj.

Same, li rekonis la seninteresan kaj konstantan subtenon de kubanoj loĝantaj eksterlande, kiuj en la plej krizaj momentoj de la pandemio sendis kuracajn provizojn, malgraŭ la obstakloj de la usona blokado.

Li deklaris, ke la dialogo de 1978, antaŭenigita de la historia gvidanto, Fidel Castro, reprezentis la komencon de daŭra kaj neinversigebla procezo de proksimiĝo inter la kariba lando kaj ĝiaj samlandanoj, kiu plifortiĝis kun la tempo kaj kun la okazigo de tri konferencoj pri La Nacio kaj Elmigrado.

Li memorigis, ke elmigrado ludis transcendan rolon en la organizado de la Necesa Milito (1895-1898), kontraŭ la hispana koloniismo, kaj nuntempe la partopreno de ĉiuj kubanoj daŭre gravas por konservi la patrujon disde tiuj, kiuj provas nei al ili sian rajton ekzisti kiel suverena nacio.

Li aldonis, ke la renkontiĝo havos specialan signifon por junuloj, kiuj, kvankam ili naskiĝis en aliaj latitudoj, identigas, defendas kaj amas la landon (Kubo) de siaj gepatroj kaj prapatroj. "Estos bonega ŝanco proksimiĝi al iliaj radikoj," li diris.

Li emfazis, ke malgraŭ la konstanta malamikeco de la usona registaro kontraŭ la insulo kaj la pliintensiĝo de la blokado, "la natura kaj neevitebla proksimiĝo de Kubo kun ĝiaj ŝtatanoj eksterlande daŭros laŭ la volo de nia popolo kaj en ekzercado de sia libera memdetermino”.

Li komentis, ke kiel rezulto de la disvolviĝo de la rilatoj inter la kariba nacio kaj ĝiaj samlandanoj, la politikoj nuntempe validaj instigas pli grandan partoprenon de tiuj en la procezoj de kultura kaj sociekonomia disvolviĝo, kiuj okazas en la lando.

"Ĉi tiu renkontiĝo servu kiel favora spaco por debati kaj kunlabori por sendependeco, plena libereco kaj bonfarto de la patrujo," konkludis Rodríguez.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up