La kuba registaro pledas por flua kaj stabila ligo kun sia elmigrado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-11 07:05:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 11 (RHK) Kubo pledas por flua kaj stabila ligo kun sia elmigrado, certigis la Ministro pri Eksteraj Aferoj, Bruno Rodríguez, post partopreno ĉi-lunde en la inaŭguro de la XIX Renkontiĝo de Konsuloj, okazinta en Havano.

La kuba ministro pri eksteraj aferoj raportis en sia tvitero, ke komenciĝas labortagoj, dediĉitaj al kubaj samlandanoj eksterlande kaj al plifortigo de konsula agado.

En la socia reto mem, la kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj reasertis la lojalecon kaj sindediĉon al la laboro de tiuj profesiuloj, kiuj konsistigas esprimon de la kuba revolucia diplomatio.

Ĉi tiuj personaroj ludas fundamentan rolon en la sistema alproksimiĝo, kiun Kubo antaŭenigas per sia elmigrado, lastatempe kunvokita en la IV-a Konferenco La Nacio kaj Elmigrado, okazonta la 18-an kaj 19-an de novembro 2023 en Havano.

La politikoj validaj en Kubo instigas al pli granda partopreno de siaj samlandanoj en la procezoj de kultura kaj sociekonomia disvolviĝo kiuj okazas en la lando, asertas la alvoko por la evento.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up