Díaz-Canel taksis fruktodona kaj interesa viziton tra eŭropaj landoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-26 08:45:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 26 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel kundividis kriteriojn pri la laboro farita en la Sankta Seĝo, en Italio, en Serbio kaj en Francio, dum la pasinta semajno.

Kiel parto de lia vizito en Serbio, Díaz-Canel metis girlandon ĉe la Monumento al la Nekonata Heroo en tributo al la martiroj de tiu nacio.

Partopreninte la Pintkunvenon por Nova Monda Financa Pakto en Parizo  "estis interese"; Ĝi donis al ni "vizion  kiel la mondo moviĝas" kaj "ankaŭ pri la kaptiloj kiuj ekzistas ĉirkaŭ la temoj de tutmonda financado."

Díaz-Canel dividis  ĉi tiun kaj multajn aliajn kriteriojn kun la membroj de la kubaj diplomatiaj misioj en la Franca Respubliko kaj  Unesko.

Ĉi tiu, la lasta agado de la oficiala antila delegacio en Parizo antaŭ ol komenci la revenon al la Hejmlando la pasintan vendredon vespere (loka horo), fariĝis varma renkontiĝo inter kubanoj, en kiu Díaz-Canel faris kompendion de la laboro efektivigita dum la semajno flanke de la insula delegitaro, inter ili la ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez Parrilla.

Ĉi tiu Pintkunveno, klarigis la Ŝtatestro, estis la kialo, kial la turneo de Eŭropo estis organizita por ĉi tiuj datoj.

La turneo inkludis Vatikanon, kie li havis privatan interŝanĝon kun Papo Francisko;  Italion, kie li estis akceptita de la prezidento de la Itala Respubliko, Sergio Mattarella, kaj dialogis, en la ĉefsidejo de FAO en Romo, kun la ĝenerala sekretario de la organizo, QU Dongyu; kaj Serbion, lando kie li faris oficialan viziton, kaj estis akceptita kun granda korinklino de la popolo kaj de la prezidento Aleksandar Vucic, kaj de la gvidanto de la parlamento, Vladimir Orlic.

Fine, la Prezidanto komentis al la kubaj diplomatoj pri la renkontiĝoj okazigitaj kun reprezentantoj de la franca komerca sektoro, kiuj ĉeestas en Kubo, kun eksprezidanto Francois Hollande kaj kun aliaj politikistoj.

"Ĉi tio vere estis interesa kaj fruktodona turneo por la lando", resumis Díaz-Canel antaŭ la kubaj diplomatoj akredititaj en Parizo.

Tiel finiĝis intensa vojaĝo tra pluraj eŭropaj landoj, en kiuj la plej Granda el la Antiloj profundigis duflankajn ligojn kaj firmigis aliajn; turneo en kiu, denove, eblis kontroli kiom da admiro kaj subteno la Insulo ricevas en la mondo.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up