Kubo denuncas usonan blokadon kaj malamikecon en la Forumo de San Paŭlo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-30 09:09:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba denunco en la forumo de San Paúlo. Foto: PL

Braziljo, jun 30 (RHK) Forta denunco kontraŭ la usona blokado, kiu pezas hodiaŭ pli ol iam sur Kubo, aperis en la XXVI-a Renkontiĝo de la Forumo de San-Paŭlo, kiu kunsidas en ĉi tiu ĉefurbo ĝis la venonta dimanĉo.

"Kubo alfrontas kompleksan ekonomian situacion, ĉefe pro la plifortiĝo de la blokado, kiun Usono de preskaŭ 65 jaroj aplikas kontraŭ mia lando kaj kiu konsistigas la ĉefan malhelpon al nia evoluo", diris Emilio Lozada, estro de la Departemento de Internaciaj Rilatoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo.

Li aludis al la pli ol 240 regulaĵoj truditaj de la antaŭa registaro de la usona eksprezidanto Donald Trump por ekonomie sufoki la insulon, kiun  la  demokrato Joe Biden plu tenas.

Kune kun la brazila prezidento, Luiz Inácìo Lula da Silva, la prezidanto de la Laborista Partio, Gleisi Hoffmann, kaj la plenuma sekretario de la forumo, Mónica Valente, la kuba komunista gvidanto ankaŭ denuncis la inkludon de Kubo en la falsa kaj unuflanka usona listo de landoj terorism-sponsoraj.

Li asertis ke, malgraŭ la sieĝo kaj la maljustaj rimedoj, Kubo daŭre rezistos kun la firma konvinko venki.

Per emocia verbo, Lozada rimarkigis, ke lia lando neniam kapitulacos kaj menciis la kuban prezidanton, Miguel Díaz-Canel, kiu sendis salutojn kaj sukcesojn al la forumo, kiam li pledis por kreiva rezisto al la sieĝo kaj por disvolvi la insulon, ĉiam kalkulante je  la konstanta solidareco de la popoloj.

En sia parolado, la ankaŭ deputito atentigis, ke de jaroj la Forumo de San-Paŭlo estas esenca spaco por konstrui la unuecon de la latinamerika kaj kariba maldekstro por kontribui al la definitiva sendependeco, suvereneco kaj integriĝo de la regiono.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up