Urĝaj problemoj de la Sudo fokusos atenton dum G77 Pintkunveno en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-09-14 09:28:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruno Rodriguez, kuba ministro pri eksteraj rilatoj

Havano, sep 14 (RHK) Kun konstrua spirito, la venonta Pintkunveno de la Grupo 77 traktos urĝajn problemojn, kiujn hodiaŭ alfrontas la nacioj de la Sudo, emfazis la Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez.

Antaŭtage, en deklaroj al la gazetaro, la kanceliero atentigis, ke la evento, koncentrita sur la "Nuntempaj defioj de evoluo: Rolo de scienco, teknologio kaj novigo", akcelos altnivelan, grandan debaton, kun fortaj deklaroj pri la plej urĝaj politikaj kaj ekonomiaj aferoj por evoluantaj nacioj meze de la sistema internacia krizo.

La Pintkunveno, kiu okazos venontajn vendredo kaj sabaton en Havano, celas debati la ĉefajn defiojn kaj kernajn temojn de la Sudaj nacioj, emfazis Rodríguez, kiu antaŭvidis vaste partoprenan eventon, kun la ĉeesto de altnivelaj delegacioj, kiuj estos akceptitaj kun la plej granda gastamo de la homoj de la insulo.

Li atentigis, ke en la lasta tago de la kunveno estos aprobita fina deklaro, kies projekto jam estis interkonsentita per intertraktado de la ambasadoroj de la membrolandoj de la bloko, antaŭ la ĉapitro de la Grupo en Novjorko.

La estro de la kuba diplomatio komentis, ke la teksto estas lojala al la celoj kaj principoj de la grupo, atenta al la bezonoj de evolulandoj kaj firme ligita al la aserto de la rajto je evoluo meze de ĉiam pli ekskluziva kaj maljusta internacia ordo.

Li emfazis, ke la dokumento estis konceptita per larĝa, partoprena, harmonia kaj konstruiva intertraktado.

Laŭ li, la teksto faras ĝeneralan kaj kritikan skizon de la ĉefaj obstakloj al la evoluo de la nacioj de la Sudo kaj alvokas al starigo de nova internacia ekonomia ordo, samtempe alvokante al profunda reformo de la financa arkitekturo de la mondo.

Same, ĝi pledas por adekvata traktado de la kreskanta ekstera ŝuldo, por plenumo de internaciaj devontigoj rilate al oficiala evoluhelpo, kiuj estas morala devo de industrilandoj, kaj por financado de la batalo kontraŭ klimata ŝanĝiĝo.

La deklaro ankaŭ petas okazigi altnivelan kunvenon pri la afero ene de UN kaj proponas deklari internacian tagon de scienco, teknologio kaj novigado en la Sudo.

Kubo supozis la provizoran prezidantecon de la grupo la pasintan januaron, la unuan fojon, ke la kariba lando gvidas ĉi tiun mekanismon.

Ĉi-jare Havano gastigis eventojn rilatajn al la G77, inkluzive de kunvenoj de ministroj pri Edukado, Kulturo kaj Turismo de ĝiaj 134 membroŝtatoj.
Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up