VI-a Forumo de Investoj ĉe Fihav 2023 konfirmas volon solidigi eksterlandan investon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-08 08:15:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Forumo pri investoj en Fihav 2023. Foto: Enrique González Díaz (Enro) Cubadebate

Havano, nov 8 (RHK) La VI-a Investa Forumo finiĝas hodiaŭ en la 39-a Havana Internacia Foiro (Fihav 2023) kaj inter ĝiaj ĉefaj agadoj ĝi montros eksterlandajn investajn ŝancojn por la Eŭrazia Ekonomia Unio.

Investa potencialo por la Golfo-landoj, Kubo alloga merkato por la Regiono, kaj la subskribo de memorando de kompreno inter la Promocia Agentejo de Mozambiko kaj la Speciala Evolu-Zono Mariel  estas parto de la agadoj de ĉi tiu tago ĉe Fihav 2023.

Al tio aldoniĝas la prezento de la Servo-dosiero de la Kuba Komerc-firmao de Medicinaj Servoj kaj la Naciaj Tagoj de Ĉinio, Panamo, Argentino, Vjetnamio, Nederlando kaj Mozambiko en la evento, kiu okazas en la foiro Expocuba ĝis la 11-a de novembro.

La antaŭan tagon, la ĝenerala direktoro de Eksterlanda Investado de la Ministerio de Ekstera Komerco de Kubo, Carlos Luis Jorge, prezentis la ĝisdatigon de la Dosierujo de Ŝancoj en la unua tago de la VI-a Investa Forumo.

Jorge klarigis, ke en 2023, 30 projektoj estis finitaj, kaj estas tri en la fina aproba fazo, dum aliaj 45 estas en progresinta intertraktado, por taksita kvanto de naŭ miliardoj da dolaroj.

Li emfazis, ke unuafoje estis finita eksterlanda investa interkonsento kun kuba partnero loĝanta eksterlande, signo de la volo de la lando al siaj samlandanoj kaj paŝo al referenco por atingi pli da tiaspecaj interkonsentoj.

Entute, la insulo nuntempe havas 334 eksterlandajn invest-entreprenojn en operacio de pli ol 40 landoj, 52 el ili situantaj en la Speciala Evolu-Zono Mariel.

Pri la Dosierujo de Ŝancoj, li precizigis, ke Kubo havas 729 projektojn, 21 pli ol la antaŭa jaro, kiuj implicas totalan investan kvanton de 34 471 milionoj da dolaroj. Iniciatoj distribuitaj en ĉiuj provincoj, la plej granda reprezento destinita al la nutraĵa sektoro kun 215 proponoj.

Pliaj 139 estis prezentitaj de lokaj registaroj, el kiuj 121 naftoesploraj projektoj kaj naŭ minindustriaj projektoj, krom aliaj ligitaj al komerco, profesiaj servoj, turismo, konstruado, transportado kaj loĝistiko.

Li menciis tiurilate, ke ili havas 374 proponojn de pli ol kvin milionoj da dolaroj, 115 inter du kaj kvin milionoj, 63 inter unu kaj du milionoj, kaj 177 sub tiuj lastaj ciferoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up