Komenciĝis la dua ordinara laborsesio de la parlamento en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-20 10:35:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, dec 20 (RHK) Kun ĉeesto de la armea generalo Raul Castro kaj la kuba prezidento Miguel Diaz- Canel komenciĝis la parlamentaj laborsesioj.

La Dua Ordinara Periodo de Sesioj de la insula parlamento laboros   ĝis vendredo pri temoj de esenca graveco en la nacia tagordo, el kiuj kelkaj jam havis la kritikan rigardon de la deputitoj dum laborkuvenoj de la konstanta komisionoj.

Laŭ la gvidantoj de ANPP, ĉi-merkredon, la deputitoj analizos la progreson de la efektivigo de la Familia Kodo, Leĝo 114 pri kriminala proceso kaj grupo de interkonsentoj kaj dekretoj de la Ŝtata Konsilantaro, kiuj estos ratifitaj.

En la plena kunsido ĵaŭdon la 21-an, ĉiam en la Kongresa Palaco de la ĉefurbo, la leĝdonantoj traktos la rezultojn de la plej alta superrigardo de la Ministerio pri Agrikulturo kaj ministerio de industrioj.

Poste, ili taksos la laboron de la provincaj registaroj de Las Tunas (oriente) kaj Cienfuegos (centro-sude), krom la efikon al la nacia ekonomio de la Leĝo 118 pri eksterlanda investo.

La ferma tago inkluzivas la prezenton kaj analizon de la projektoj de leĝoj pri publika sano, la armea prokurorejo, kaj la sistemo por respondi al plendoj kaj petoj de homoj, temo kiu estas reguligita unuafoje en la lando.

Kiel kulmino, la pli ol 400 deputitoj ricevos ĝisdatigon pri la leĝdona kalendaro por la jaro finiĝanta, kaj la programado de parlamentaj agadoj por 2024; same estos deciditaj la provincaj organizoj kaj registaroj, kiuj raportos en la laborsesio demonato julio.

Dum la pasintaj lundo kaj mardo okazis ampleksa interŝanĝo de la deputitoj kun estroj de centraj administraj organizaĵoj de la Ŝtato, kaj respondeculoj pri publikaj politikoj, en kiu regis la kritika analizo de la problemoj, kiuj tuŝas la kubanojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up