La kuba ministerio pri eksteraj rilatoj diskonigis raporton kiu emfazas ke la ekzekutiva direktoro de la monda servo de eklezioj (SMI), pastro John L. McCollough, pledis en publlika letero por elimino de la vojaĝlimigoj al la usonaj civitanoj viziti la insulon.
La teksto diskonigita de la kuba ministerio memorigas ke la letero, ankaŭ subskribita de la prezidanto de la eklezia konsilantaro de Kubo, pastro Joel Ortega, instigas ekskludi la insulon de la listo de ŝtatoj kiuj financas terorismon.
En alia letero de la 7-a de majo de 2014, 16 gvidantoj religiaj de Usono petis al la prezidento Barack Obama impulsi dialogon altnivelan kaj krei ŝancojn por ke usonaj civitanoj subtenu la elmerĝantan privatan kaj kooperativan sektoron kuban.
Aliaj petoj en la letero de la pasinta majo estis fokusitaj en la normaligo de la reciprokaj rilatoj kaj diskuti la diferencojn, kadre de respekto al digno de ambaŭ landoj.
Aliflanke, la 26-an de septembro 2013, la pastro Richard Pates, prezidanto de la komisiono de justico internacia kaj paco de la konferenco de katolikaj episkopoj de Usono, sendis leteron al Susan Rice, asesoranto de nacia sekureco de la Blanka Domo, en kiu petis al la registaro de Barack Obama haltigi la sieĝon ekonomian, laŭ la raporto diskonigita en Havano.
La monda servo de eklezioj favoras dialogon altnivelan inter Usono kaj Kubo.

Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Fazo III klinika testo de Jusvinza por la traktado de reŭmatoida artrito progresas
- Israelo plu masakras en la Gazaa Zono kun 30 pliaj mortintoj
- Daŭras milito
- Kubo kaj Nikaragvo plifortigas kunlaboron pri trejniĝo de siaj armitaj fortoj
- Denuncita kunkulpeco de kontraŭkubaj politikistoj en subpremado okazanta en Usono