Kubo memorigas la 64-an datrevenon de la proklamo de la socialisma karaktero de la Revolucio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-04-16 08:38:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fidel proklamas socialisman karakteron de la Revolucio la 16-an de aprilo 1961

Havano, apr 16 (RHK) Hodiaŭ la kubanoj memorigas la 64-an datrevenon de la proklamo de la socialisma karaktero de la Revolucio, evento kiu malfermis la vojon al la konstruado de socia procezo bazita sur humanismo kaj egaleco.

Tiu ĉi proklamo okazis la 16-an de aprilo 1961, ĉe la funebraj diservoj por la viktimoj de la usonaj bombadoj kontraŭ la aerbazoj de Ciudad Libertad, San Antonio de los Baños, kaj Santiago de Kubo.

Dum la entombigo de la falintoj, historia gvidanto Fidel Castro parolis al homamaso kunveninta ĉe la centra angulo de la 23-a kaj 12-a Stratoj en la kvartalo Vedado de la ĉefurbo kaj reasertis antaŭ la mondo la socialisman karakteron de la naskiĝanta Kuba Revolucio.

En tiu okazo li esprimis, "... ili ne povas pardoni  ke ni faris socialisman revolucion ĝuste sub la nazoj de Usono, kaj ke ni defendas tiun socialisman revolucion per tiuj fusiloj, kaj ke ni defendas tiun socialisman revolucion kun la kuraĝo per kiu hieraŭ niaj kontraŭaviadilaj artileriistoj truis la atakajn aviadilojn per kugloj."

Soldatoj kaj milicsoldatoj kun fusiloj levitaj, kune kun laboristoj kaj la ĝenerala publiko, apogis la vortojn de la eminenta gvidanto kaj reasertis sian volon defendi la socian procezon komencitan en 1959 ĝis la lasta sangoguto.

Fidel Castro ankaŭ denuncis la baldaŭan invadon de la insulo, organizita de la usona registaro.

Ĝuste frumatene de la 17-a de aprilo 1961, grupo trejnita, ekipita kaj financita de la Blanka Domo alteriĝis ĉe Playa Girón kaj Playa Larga.

Post 60 horoj da furioza batalado, la solduloj estis venkitaj kaj kapitulacis ĉe Playa Girón ĉe krepusko de la 19-a. Tiu ĉi ago reprezentis "la unuan gravan malvenkon de imperiismo en Latin-Ameriko."


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up