Municipa evoluigo en la ekonomia kaj socia kresko de la lando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-04-18 09:26:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 18 (RHK) Esteban Lazo Hernández, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Partio kaj estro de la Kuba Parlamento, pripensis la gravecon de popola partopreno kaj kontrolo ĉe municipoj  kiel  ĉefa ĉelo por ekonomia kaj socia disvolviĝo sur la teritoria nivelo.

En la monata renkontiĝo kun la prezidantoj de la municipaj asembleoj de la Popola Povo el la tuta lando per  videokonferenco ankaŭ partoprenis la urbestroj.

Tiurilate, Esteban Lazo  insistis plifortigi la laborsistemon sur la urba nivelo kun la subteno de ĉiuj; kun unueco, disciplino kaj organizo, surbaze de la plenumo de la prioritatoj difinitaj en la Registara Programo por korekti misagadojn kaj akceli la ekonomion, kiel esenca gvidilo por ĉiutaga laboro bazita sur fiksado de specifaj celoj sur la loka nivelo.

En la debato aperis, ke tiu ĉi ekzerco estas supera rilate al tiu okazinta pasintjare; Kvankam necesas daŭre plibonigi la ligon inter la administraj aŭtoritatoj kaj la delegitoj kaj la popolaj konsilioj.

La kunveno ankaŭ enprofundiĝis en la nivelon de solvo rilate la proponojn de la loĝantaro inkluzivitaj en la Ekonomia Plano; la rezultoj de la nacia ekzercado por preventi kaj kontraŭbatali krimon, korupton, kontraŭleĝecojn kaj socian maldisciplinon, kaj kiel konservi la batalon kontraŭ tiuj skurĝoj konstante en la teritoria medio, inter aliaj temoj de speciala graveco.

Esteban Lazo emfazis la gravecon de ampleksa, daŭra kaj kunordigita agado inter administra kaj popola kontrolo por atingi superajn rezultojn, kun sistemaj kaj konkretaj agoj ene de la Popola Konsilio.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up