
Foto: Cubaminrex
Havano, jun 20 (RHK) Grupo de 64 landoj prezentis potencan mesaĝon al la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉi-ĵaŭde en Ĝenevo, Svislando, elstarigante la fundamentan rolon de internacia medicina kunlaboro en la realigo de la homa rajto al sano kaj ĝian kontribuon al savado de la vivoj de milionoj da homoj tra la mondo.
Samtempe, la nacioj esprimis sian firman malakcepton de ĉia provo senigi homojn de la avantaĝoj de internacia medicina kunlaboro kaj solidareco, pro politikaj aŭ aliaj kialoj.
"Ni emfazas, ke ŝtatoj devas sindeteni de trudado de iuj ajn unupartiaj trudaj reguloj, blokadoj aŭ embargoj kontraŭaj al la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj internacia juro, kiuj limigas la liveradon de medikamentoj kaj adekvata medicina ekipaĵo al alia ŝtato, kiel rimedo por efektivigi politikan aŭ ekonomian premon," esprimas la deklaro legita de Kubo nome de la grupo de landoj.
Ĉi tiu deklaro estas eldonita en la kunteksto de la malhonesta kampanjo antaŭenigita de la usona registaro kontraŭ la internacia medicina kunlaboro de Kubo.
Ĉi tiu kampanjo, kiel multaj landoj jam denuncis, konsistigas rektan atakon kontraŭ multflankanismon kaj daŭrigas la politikon de malamikeco kontraŭ la insulo, eĉ se ĝi damaĝas milionojn da homoj tra la mondo, kiuj profitas de la sindonema kaj humanitara laboro de kubaj sankunlaborantoj.
Fonto: Cubaminrex