Ofertoj: nova publikaĵo por reklami produktojn kaj servojn.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-07 09:09:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Prezento de gazeto Ofertoj

Nova publikaĵo de la nacia informagentejo, AIN,  sub la nomo Ofertoj, estis prezentita en la Domo de la Gazetaro, sidejo de la kuba unuiĝo de ĵurnalistoj, kun la celo reklami produktojn kaj servojn de institucioj ŝtataj kaj privataj.

En Ofertoj, la leganto trovos asesoradon, konsilojn, gvidilojn kaj sugestojn utilajn por entrepreni negocojn en la insulo, envolvita en la procezo de aktualigo de sia ekonomia modelo kaj en la serĉado de pli efikaj formoj de mastrumado, komentis Edda Diz Garcés, direktorino de la AIN.

Ofertoj aperos ekde majo en presita formo kolora, kun 60 mil ekzempleroj monate, tra la tuta lando kaj kostos tri kubajn pesojn.

La gazeto estos 16-paĝa el kiuj 8 estos dediĉitaj al klasifikitaj anoncoj kaj la resto estos por reklamoj, tekstoj kaj grafikaĵoj interesaj por la kuba socio. En la klasifikitaj anoncoj oni trovos informojn pri vendoj de diversaj varoj,  laboreblecojn, servojn.

La cifereca versio estos trovebla tre baldaŭ ekde la retejo  web.ofertas.cu , kaj la celo estas aktualigi ĝin ĉiutage por transdoni  konstantan servon al personoj naturaj kaj juraj tra la tuta lando.

Tiu ĉi nova platformo de klasifikitaj anoncoj kun landa domajno (.cu) ebligas ke la uzantoj konektiĝu ekde kiu ajn enlanda reto, sen bezoni la plenan aliron al interreto, certigis Jorge Legañoa Alfonso, editoriala vicdirektoro de la agentejo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up