La progresista latinamerika renkontiĝo kiu arigis en Quito, Ekvadoro, reprezentantojn de 35 maldekstraj politikaj partioj el 20 landoj finiĝis kun aprobo de regiona plano por kontraŭagi la renaskiĝon de la dekstruloj en Latinameriko.... Legu pli


Elstaraj negocistoj, eksfunkciuloj kaj registaraj personecoj de Japanio esprimis en Tokio sian solidaremon al Kubo kaj komdamnis la maljustan sieĝon altrudatan de la usona registaro.... Legu pli


La kuba ministerio pri eksteraj rilatoj diskonigis raporton kiu emfazas ke la ekzekutiva direktoro de la monda servo de eklezioj (SMI), pastro John L. McCollough, pledis en publlika letero por elimino de la vojaĝlimigoj al la usonaj civitanoj viziti la insulon.... Legu pli


La intertraktantoj de la kolombia registaro kaj de la FARC-EP diskonigis la malnetojn kompletajn de la tri interkonsentoj partaj atingitaj en la procezo de paco, proksimume 65 paĝojn, kun la celo pliigi la “travideblon” kaj haltigi la “malbonintencan” elcerbumaĵojn pri la dialogoj.... Legu pli


Gvidantoj de Latinameriko, Afriko kaj Azio esprimis en UN sian rifuzon al la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo altrudata de Usono kontraŭ Kubo, sinteno fiksita dum la debato altnivela ĵusokazinta kadre de la Ĝenerala Asembleo.... Legu pli


De la 14-a ĝis la 18-a de novembro okazos por la unua fojo en Kubo, la festivalo de latinamerika roko “Granda Patrolando”, laŭ informis la organizantoj dum gazetara konferenco en la kultura centro de ARTex, “Submarino Amarillo” de Havano.... Legu pli


Kongrue kun la politiko skizita de la 6-a kongreso de la komunista partio, dum tiu ĉi jaro kreskadis la kontraktado de diversaj vojaĝagentejoj kun la ne ŝtata sektoro en la turismejo de Viñales, la plej grava en la okcidenta provinco Pinar del Rio.... Legu pli


La ĉina prezidento Xi Jinping asertis ke la ampleksa popola konsultiĝo estas demokratia procezo en Ĉinio celanta atingi konsenton kaj saĝecon surbaze de solida kaj sekura reprezentiĝo de Regado.... Legu pli


La ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-moon akceptis la kuban ministron pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla, kiu gvidas la delegitaron partoprenontan la altan segmenton de la 69-a laborperiodo de la Ĝenerala Asembleo, kiu eksesios la 24-an de septembro.... Legu pli


Dek kvin partioj kaj movadoj maldekstraj de Ekvadoro oficialigos la kreadon de la fronto Unuiĝintoj kun la celo profundigi la civitanan revolucion proklamitan de la prezidento Rafael Correa ekde sia enposteniĝo en 2007.... Legu pli


Deputitoj de Plurala Maldekstro (IU-ICV-CHA), la nacia bloko galega (BNG), Amaiur, Compromís-Equo kaj Novaj Kanarioj, sendos leteron al la prezidento usona Barack Obama, por peti la liberigon de la tri kubanoj kiuj estas malliberigitaj en tiu lando, akuzitaj sen pruvoj kaj punigitaj en arbitra juĝo. ... Legu pli


Dum la turniro farata de la ŝtata sekretario usona, John Kerry, tra Mezoriento, li klopodas konvinki Turkion subteni aktive la “batalon” kontraŭ la Islama Ŝtato fronte al la neglekto de tiu lando, aliancano de Usono kaj membro de NATO partopreni ajnan militan agon.... Legu pli


La ĝenerala sekretario de UN, Ban-Ki-moon, laŭdis la decidon de Kubo sendi 165 kunlaborantojn al Afriko por batali kontraŭ ebolo kaj instigis aliajn landojn same fari.... Legu pli


La X-a internacia kolokvo por liberigo de La Kvin kaj kontraŭ terorismo finiĝis en Havano kun la parolado de Fernando González, Heroo de la Respubliko Kubo, kiu esprimis sian dankon al ĉiuj partoprenantoj kaj aliajn personojn kaj instituciojn, kiuj ebligis la okazigon de tiu ĉi evento dum 10 jaroj.... Legu pli


La ĝenerala sekretario de UN, Ban-Ki-moon telefonis al kelkaj gvidantoj tra la mondo por peti kontribuon por la afrikaj landoj damaĝitaj pro la apero de ebolo, estis oficiale informita.... Legu pli


up