José Martí: valideco de la koncepto Patrolando estas homaro

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-05-19 07:57:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

José Martí estas konata kiel elstara patrioto kaj revoluciulo, naskiĝinta en Havano la 28an de januaro 1853. Estante tre juna, nur dekses jara, li komencis esprimi siajn sociajn, patriajn kaj sendependigajn idealojn, kio kondukis lin al malliberejo. En 1875 li estis forpelita al Hispanio, en kies ĉefurbo li publikigis eseon nomatan “La polítika malliberejo en Kubo”, kiu konsistigas fundamentitan kaj viran denuncon pri la abomenindaĵoj de la kolonia reĝimo.

La koncepto de Martí Patrolando estas homaro estas fundamenta aspekto tre valida en la kuba nuntempeco. Ĝi posedas kiel kerna elemento la difinon de Patrio ne nur kiel fizika kaj kultura vasteco kiu koincidas kun la lando, sed ankaŭ la humanista penso kiu trarompis la tradiciajn limojn rilataj al multaj aspektoj kiuj ĉirkaŭas homojn, kaj tial por Martí la patrio preteriras geografiajn limojn. Li konsideris ke la homoj devas prizorgi ĉion koncernan al la homa ekzisto.

Martí deklaris sian admiron pri la ideoj de Simón Bolívar pri integriĝo de niaj landoj en unu solan patrolandon. Por li integriĝo ne signifas perdon de identeco nacia, sed male, li firme kredis ke defendo de nacia identeco permesus al la popoloj pli fundan interkonatiĝon por krei grandan familion; tiurilate li multe studis kaj verkis pri la diferencoj inter Norda Ameriko kaj Hispanameriko, kiun li nomis Nia Ameriko. Li estis konvinkita ke ekzistis multaj similecoj kaŭze de tre proksima historio, origino, evoluo, malamikoj komunaj, similaj kulturaj etapoj, kio inkluzivas komunan lingvon por granda plimulto de tiu ĉi nacioj.

La doktoro Carlos Palacio Fernández, studemulo pri la vivo de Martí, iam responde al demando pri la konata koncepto de Martí rilate al la Patrio, esprimis la jenon: La ampleksigo de la koncepto de Patrio farita de Martí al realo pli trascenda nepras por sukcesi en kiu ajn integriga projekto, kie integriĝo estu bazita sur kunlaboro.

La eseo verkita de Martí sub la nomo Nia Ameriko, klare prezentas tiun ĉi ideon por transiri la mallarĝan koncepton pri patrio, kiu karakterizas la historion de la lastaj jarcentoj kiel esprimo de egoismo burĝa. En tiu ĉi teksto Marti taksas tiun ĉi sintenon vilaĝana kaj por ĝin superi alvokis la landoj interkonatiĝi por posta proksimiĝo kaj unuiĝo.

Fakte, por Martí la Patrio etendiĝas, rompas la tradiciajn limojn.  Tie kuŝas  la granda tasko de Latina Ameriko kaj Karibio hodiaŭ pere de komunaj projektoj kiuj impulsas kaj praktikas solidaremon kiel la Alianco Bolivara por la Amerikaj Popoloj (ALBA) kaj la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj (CELAC),  kiuj realigas sociajn projektojn tre revoluciajn kiuj alportas  instruadon, sanon kaj amon al milionoj da homoj tra la mondo.

La 19-an de majo 1895 José Martí forpasis dum batalo en loko nomata Du Riveroj, en la orienta parto de la insulo. Tiel li plenumis sian propran destinon irante al batalo. Kaj tial la kubanoj lin memoras kaj nomas la nacia apostolo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up