José Martí: Patrujo estas homaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-05-19 10:42:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La koncepto de Martí “Patrujo estas homaro” estas fundamenta aspekto tre valida en la kuba nuntempeco. Ĝi posedas kiel kerna elemento la difinon de Patrujo ne nur kiel fizika kaj kultura vasteco kiu koincidas kun la lando, sed ankaŭ la humanista penso kiu trarompis la tradiciajn limojn rilataj al multaj aspektoj,  kiuj ĉirkaŭas homojn, kaj tial por Martí la patrujo preteriras geografiajn limojn. Li konsideris ke la homoj devas prizorgi ĉion koncernan al la homa ekzisto.

Martí deklaris sian admiron pri la ideoj de Simón Bolívar pri integriĝo de niaj landoj en unu solan patrolandon. Por li integriĝo ne signifas perdon de identeco nacia, sed male, li firme kredis ke defendo de nacia identeco permesus al la popoloj pli fundan interkonatiĝon por krei grandan familion; tiurilate li multe studis kaj verkis pri la diferencoj inter Norda Ameriko kaj Hispanameriko, kiun li nomis Nia Ameriko. Li estis konvinkita ke ekzistis multaj similecoj kaŭze de tre proksima historio, origino, evoluo, malamikoj komunaj, similaj kulturaj etapoj, kio inkluzivas komunan lingvon por granda plimulto de tiu ĉi nacioj.

La doktoro Carlos Palacio Fernández, studemulo pri la vivo de Martí, iam responde al demando pri la konata koncepto de Martí rilate al la Patrujo, esprimis la jenon:

“La ampleksigo de la koncepto de Patrujo farita de Martí al realo pli trascenda nepras por sukcesi en kiu ajn integriga projekto, kie integriĝo estu bazita sur kunlaboro.

La eseo verkita de Martí sub la nomo Nia Ameriko, klare prezentas tiun ĉi ideon por transiri la mallarĝan koncepton pri patrujo, kiu karakterizas la historion de la lastaj jarcentoj kiel esprimo de egoismo burĝa. En tiu ĉi teksto Marti taksas tiun ĉi sintenon vilaĝana kaj por ĝin superi alvokis la landoj interkonatiĝi por posta proksimiĝo kaj unuiĝo.”

Fakte, por Martí la Patrujo etendiĝas, rompas la tradiciajn limojn.  Tie kuŝas  la granda tasko de Latina Ameriko kaj Karibio hodiaŭ, pri kiu evidentiĝas solidaj paŝoj nuntempaj kiel la Bolivara Alianco por la popoloj de Nia Ameriko (ALBA) impulsata de Venezuelo kaj Kubo kune kun grupo de solidaraj landoj de la regiono, kiuj realigas sociajn projektojn tre revoluciajn kiuj alportas solidaremon, instruadon, sanon kaj amon al milionoj da homoj tra la mondo.

Cele al plenumo de tiu ĉi integriga volo, la 14-an de marto 1892 naskiĝas la gazeto Patrujo, fondita de José martí en Nov-Jorko kun la celo impulsi sendependecon de Kubo kaj Portoriko.

“Naskiĝas tiu ĉi gazeto, je horo de danĝero, por prizorgi la liberecon,... por kontribui al unuiĝo kiu igos la fortojn nevenkeblaj, ....kaj por eviti ke la malamiko denove nin venku pro nia malordo.”

Tiamaniere, la gazeto Patrujo transformiĝis en la ideologian armilon de la necesa milito, akso esenca por diskonigi la veron de la kubanoj kaj denunci tiel la koloniadon kiel la aneksigajn planojn de Usono por Kubo.

Multaj aliaj ekzemploj de fekunda vivo estis postlasitaj de José Martí al la sekvaj generacioj kiuj trovis en li ekzemplon de homo huminisma kaj solidara, amanta la liberecon,  sendependecon, la unuiĝon latinamerikan fronte al la ambicioj de la nova imperio naskiĝinta en la Norda Ameriko, kiun li nomis “kverelema kaj brutala”.

Je  130 jaroj de lia morto dum batalo,  la humanista koncepto de José Martí  gvidas la verkon de la kuba  Revolucio,  ankaŭ tra la mondo. Ĝuste tial, ĉi-tiun 19-an de majo, lia heredaĵo de  solidareco kaj amo al la Patrujo, preter Kubo, etendiĝas al la tuta homaro.
   

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up