Sansistemo merkatigita de kapitalismo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-29 13:59:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kapitalismo estas sistemo direktita al konstanta kreskado kaj rapidigo de produktado, distribuado kaj konsumado. Nun ĝi devis abrupte halti. Ĝuste nun ni spertas la plej fortan rompiĝon de la ĉiutaga vivo en la moderna historio. Eĉ dum la mondmilitoj la restoracioj, teatroj kaj vendejoj ĝenerale restis malfermitaj.

Iam la kafejoj, trinkejoj kaj restoracioj ja remalfermiĝos, kaj ree okazos ĉiutaga vivo. Iam oni denove skuos al si reciproke la manojn, ŝercos kaj ĝuos la vivon. Sed oni faris ekzistogravan sperton : Nia ĉiutagaĝo povas ŝanĝiĝi de unu tago al alia, ĝi estas memkomprenebla kaj memdeterminata nur ĝis ĉesigo.

La subita perdo de korpaj interagadoj dolore konsciigas nin, kiom la homoj estas sociaj estuloj. Eĉ pli : kiom socidependa alte labordivida socio estas. Margaret Thatcher kaj multaj novliberaluloj neis la principon socio tiom, ke ili volis koni nur individuojn kaj ties familiojn. Sed la korona viruso intertempe montras al ĉiuj, kiom ege reciproke dependaj ni estas unu de la alia. Multaj homoj spite al tio restas hejme kaj montras, ke la franca socisciencisto Émile Durkheim eble tamen pravis per sia ideo, ke en alte labordividaj socioj formo de “organeca solidareco” povas estiĝi el la scio pri la reciproka dependeco.

Sed la abrupta halto de la kapitalismo okazas nur en certaj branĉoj kaj profesioj. Multaj dungitoj sendiĝas hejmen, sed la sektoroj sano, flegado, loĝistiko kaj podetala komerco estas ne malhaveblaj por la ĉiutaga konservado de la socio. Gekuracistoj, geflegistoj, poŝtaj kaj transportaj gelaboristoj, gedungitoj en nutraĵaj vendejoj, gelaboristoj replenigantaj la varbretojn, gepurigistoj, gemeĥanikistoj kaj teĥnikaj gedungistoj, geedukistoj, gestiristoj kaj kampaj gelaboristoj tenas la socion en funkciado.

La koronvirusa krizo ne kondukos al aparte forta variaĵo de konjunktura krizo, tia, kia en la ekonomikaj instrulibroj ĝi estas traktata kiel “ekstera ŝoko”. Jam la financa krizo de2008 ne estis simpla konjunkturproblemo, sed estis pli profunda, ĉar gravaj institucioj de la kapitalismo − la bankoj kaj la financa sistemo − mem estis en la krizo. Nur per masivaj kaj kunordigitaj ŝtataj intervenoj la ekonomio povis esti stabiligita. La nun komenciĝanta krizo estas ree pli drasta, ĉar ĝi trafas la centran principon de la kapitalismo : la interŝanĝon de servoj kaj de varoj. En certaj branĉoj ĝi apenaŭ ankoraŭ okazas − kun katastrofaj efikoj por la labormerkato.

La politikaj deciduloj pro tio subite praktikas dispoziciojn, kiuj antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ ŝajnis neimageblaj. La politiko de malabundo ĉesis. Gigantaj sumoj en plej mallonga tempo estas liberigataj. Sed tiuj povos efiki nur se la ĉiutaga agado de nia socio jam baldaŭ povos rekomenci. Se oni forprenos oksigenon al fajro daŭre, tiam ĝi estingiĝas.

La registaro verŝajne devos savi multajn entreprenojn. Sed tiam oni povas kaj devus ilin ankaŭ demokratiigi. Entrepreno, kiu estas savata − tia povus esti unu el la postuloj −, ne rajtas iun maldungi, ne rajtas pagi malaltajn salajrojn [ekz-e subtarifajn -vl] kaj devas ebligi plilarĝigitan kundecidadon al la dungitoj.

Se oni difinas tiujn dispoziciojn por la daŭro, forprenas la sansistemon el la merkato, devigas la grandajn entreprenojn orienti sian ekonomian agadon laŭ la ĝenerala bono, tiam tio estus paŝo en la direkto al infrastruktura socialismo.

 

Fonto: Le Monde Diplomatique: Koronvirusa krizo kiel ŝanco por nova socialismo de  Oliver NACHTWEY



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up