Konstatas José Ramón Machado avancojn de la kuba sansistemo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-02-26 08:11:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
José Ramón Machado Ventura, vicprezidento de Kubo.

Havano, 26 feb (RHK) La dua sekretario de la centra komitato de la komunista partio kaj vicprezidanto de la ŝtata konsilantaro kaj de ministroj de Kubo, esprimis sian kontenton pro la evoluo de la kuba sansistemo kaj la proponataj projektoj.

La vicprezidanto ĉeestis la jaran bilancon de la ministerio pri publika sano, kie oni taksis ke la jarasembleo 2017 evidentiĝas kiel tre bona, kio konstateblas per tiu ĉi bone organizita programo, kaj la metodologia kunsido preparita por la municipaj direktoroj, kio ebligis taksi la ĉefajn avancojn, mankojn kaj defiojn cele al la nuna kaj estontaj jaroj.

Dum la kunsido, la ministro pri publika sano, Roberto Morales, emfazis la bezonon rehavigi la fondajn principojn de la programo Kuracisto kaj flegistino de la familio, kreita de la ĉefkomandanto Fidel Castro, cele al plifortigo de la baza atento, kun emfazo en la agadoj por impulsi la sanon kaj preventi malsanojn.  



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up